article

Recoleta.JPGSucre * (esperante Sukro) estas la oficiala ĉefurbo de Bolivio kaj sidejo de ties supera tribunalo, tamen ne de ties registaro. Tiu kaj la parlamento rezidas en La-Pazo.

La urbo havas proksimume 135.000 loĝantojn kaj situas ĉ. 2.800 metrojn super marnivelo; ĝiaj koordinatoj estas .

Ĝi estis fondita en 1539 sub la nomo Ciudad de la Plata de la Nueva Toledo (arĝento-urbo de nova Toledo), mallonge La Plata. Aliaj nomoj estis Charcas kaj (indiane) Chuquisaca (la nomo de la ĉirkaŭa departemento). En 1839 ĝi ricevis sian nunan nomon laŭ Antonio José de Sucre, revoluciestro de la sendependiĝo de Sudameriko.

La alta situo kompensas la tropikan latitudon, tiel ke la urbo ĝuas mildan klimaton. De 1990 la historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Ekstera ligo


Municipa registaro de Sucre

Ĉefurboj de Ameriko | Monda Kulturheredaĵo de UNESKO | Urboj de Bolivio

Sukri | Sucre | Sucre | Sucre | Sucre | Sucre (Bolivie) | סוקרה | Sucre, Bolivia | Sucre (città) | スクレ (ボリビア) | 수크레 | Sucre | Sucre (Bolivia) | Sucre | Sucre, Bolivia | Sucre (miasto) | Sucre | Сукре | Sucre | Sucre

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Sukro (Bolivio)".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld