article

Geografio > Azio > Hindio


Granda duoninsulo en sudcentra Azio, sude de Himalajo, borde de la Hinda Oceano. Ofte nomita Hinda subkontinento. Ties nomo devenas de la antikva persa Sindh, ĉar la unua afero, kiun tiuj renkontis en tiu lando estis la valo de rivero Induso; el tio devenas la nomojn de regiono Sindho, de la rivero Induso, kaj la nomojn Hind, Hindio, (kaj el tio hindu, por nomi la ĉefan religion tiean, Hinduismo), kaj India en Latino kaj la angla, ktp.

La klimato estas regata de musonoj.

Ĝi estis unu el la naskejoj de civilizo. La tiel nomata Induso-civilizo, ankoraŭ mistera, formiĝis inter la 4-a kaj la 2-a jarmiloj antaŭ Kristo. Reĝo Aŝoka konkeris grandan parton. Poste aliaj vastaj imperioj formiĝis, ĉefe la Gupta imperio. Ankaŭ nomadoj el la stepaj regionoj de Centra Azio inkuzivis nord-okcidentan parton de ĝi en siaj imperioj. La plej rimarkindaj kaj gravaj estis la Sakaoj kaj la Kuŝana imperio. De la 11-a jarcento diversaj islamaj popoloj, komencis invadi Hindion, kaj iom post iom ili konkeris ĝin ĝis la sudo. La lasta hindua imperio kiu estis frakasita de la islamaj invadintoj estas la Viĝajanagara imperio en 15??. La lastaj kaj plej gloraj el islamaj invadintoj estis la mogoloj (turka familio el Ferganao fakte, malproksimaj parencoj el la prestiĝaj mogoloj), kiuj formis imperion. Eŭropanoj alvenis de la 16-a jarcento: Portugaloj, |Holandanoj, |francoj, sed finfine Britio koloniis ĝin de la 18-a jarcento ĝis la 20-a jarcento, formante la Hindan imperion. En la unua periodo de kreskanta potenco de Britoj super Hindio, samtempa kun la kadukiĝo de la Mogola imperio, iom da tempo gravis denove hindua imperio: tiu de la Marathoj kaj sikha reglando, komence de la 19-a jarcento. Tiuj estis finfine venkitaj de la angloj.

Movado al sendependigo de Hinda duoninsulo

verkenda

Partigo

idem

Nuntempe ĝi estas dividita inter la regnoj Barato (aŭ Hinda Unio), Bangladeŝo, Nepalo kaj Pakistano.


Foje oni uzas "Hindio" por nomi Baraton. Dosiero:Earthquake Information for Pakistan.gif| Dosiero:Karta indiska halvon.jpg| Dosiero:Zemljevid Indijska podcelina.png| Dosiero:South asia.jpg|

Vidu ankaŭ jenon:


Azio | Bangladeŝo | Pakistano | Kontinentoj | Duoninsuloj

Индийски субконтинент | Indischer Subkontinent | Indian subcontinent | Sous-continent indien | インド亜大陸 | Indische subcontinent | Indijska podcelina | Indiska halvön | இந்திய உபகண்டம் | อนุทวีปอินเดีย

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Suda Azio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld