article

Geografio > Eŭropo > Germanio > Baden-Virtembergo > Stutgarto


  • Germana nomo: Stuttgart *
  • Situo: 48° 46' 36" NO, 9° 10' 48" OR
  • Loĝantaro: 590 992 (fino de 2004)
  • Urbestro: Wolfgang Schuster
  • Areo: 20 734 hektaroj
  • Alteco: averaĝe 260 metroj super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Karte Stuttgart in Deutschland.png
Stutgarto estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi troviĝas en sud-Germanio, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.

Geografia situo


Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.

Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en sud-Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la ĉirkaŭ 6-a plej granda urbo en Germanio.

La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 141 urbajn partojn (kvartalojn).

Historio de la urbo


Kunstmuseum-stuttgart-2004.jpg Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭe je la jaro 90 p.kr. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.

En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (germane ĉevalino: Stute, de kio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la vurtemberga centra urbo dum la 14a jarcento. Ekde tiam, Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. Je la 13-a de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed revenis post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.

Politiko


Ekde 1930, Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun, tiu estas Wolfgang Schuster de la kristandemokrata partio (CDU), antaŭe regadis Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.

Ekde la elektoj je la 13-a de junio 2004 la magistrato nun konsistas el:

CDU 32,9% (-5,3) 21 seĝoj (-4)
SPD 22,8% (-0,6) 14 seĝoj (-1)
GRÜNE (verduloj) 18,7% (+5,7) 11 seĝoj (+3)
FW 9,7% (+3,3) 6 seĝoj (+2)
FDP/DVP 6,5% (+0,3) 4 seĝoj (=)
REP 3,9 % (-1,0) 2 seĝoj (-1)
PDS 1,8% (+0,1) 1 seĝo (=)
SÖS 1,7% (+1,7) 1 seĝo (+1)
Aliaj 2,0% (-4,2) 0 seĝo (=)

Ekonomio


Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas DaimlerChrysler, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.

Historio de Esperanto en Stutgarto


La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). Je 6a ĝis 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuo tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro.

Famaj Stutgartanoj


Partneraj urboj

Futbalpilko Mondpokala 2006.jpg]]

Futbala Mondpokalo 2006


Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazas la Futbala Mondpokalo, inter alie en Stutgarto. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 54.267 sidlokojn, okazas pluraj matĉoj.

Ligoj


La oficia TTT-paĝo de Stutgarto en rete

Informoj por turistoj

La TTT-paĝo de la Stutgarta esperantistaro

Pli da utilaj informoj

StadtPanoramen Stuttgart - Panorama Stutgarto

Esperanto-movado Enciklopedio de Esperanto | Enciklopedio de Esperanto S


Stuttgart | Stuttgart | شتوتغارت | Щутгарт | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Στουτγκάρδη | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | اشتوتگارت | Stuttgart | Stuttgart | שטוטגרט | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stoccarda | シュトゥットガルト | შტუტგარტი | 슈투트가르트 | Stuttgart | Stuttgartum | Štutgartas | Štutgarte | Штутгарт | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Штутгарт | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | Stuttgart | สตุตการ์ต | Stuttgart | Stuttgart | 斯图加特

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Stutgarto".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld