article

Solfeĝo estas muzika sistemo, kiu al ĉiu tono de gamo asocias silabon (tononomon), laŭ kiu eblas ekzemple kanti la tonon. Al komencantoj la silaboj helpas ankaŭ por lerni la aŭdan distingon de la tonoj. Uzatas (en la direkto de malaltaj al altaj tonoj) la silaboj doremifaso(l) – lasi.

Anglalingvaj landoj uzas ti anstataŭ si.

Oni distingas inter:

  • absoluta solfeĝo, kiu respondas al la gamo C-maĵora (do respondas al la absoluta tono "C");
  • relativa solfeĝo, kiu respondas al ajna gamo (do respondas al ties toniko).

La baza solfeĝo respondas al maĵora gamo. Ekzistas pliaj silaboj por la aliaj tonoj.

De la solfeĝaj tonoj deriviĝas la nomo de la planlingvo Solresol (Sol-Re-Sol), kiu baziĝas sur (ajnaj) sep simboloj; uzante la solfeĝajn tonojn eblas zumi aŭ fajfi tiun lingvon.

Muziko Dosiero:Clavier français.svg| Dosiero:Solfege Ireland.jpg| Dosiero:Doremi.png|

Vidu ankaŭ jenon:


Solmisation | Solfege | مبانی موسیقی (سلفژ) | Solfège | Solfeggio | Solfège

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Solfeĝo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld