article

La internacia skalo de Richter * estas komparilo por la forteco de tertremoj.

Ĝi baziĝas sur la moviĝo de la tertavoloj en la tertrema subcentro kaj estas logaritma: Unu ŝtupo signifas 10-oble pli grandan moviĝon kaj 32-oble pli grandan energion. Teorie la skalo estas senlima; praktike la firmeco de la rokaro ne permesas tertremojn pli fortajn ol proksimume 9,5.

La skalo estis enkondukita en 1935 de Charles Francis Richter. Antaŭe oni uzis la skalon de Mercalli *, kiu baziĝas sur la rimarkeblaj efikoj ĉe la surcentro de tertremo kaj ankoraŭ estas uzata por priskribi tiujn efikojn.

Pro la fakta supra limo de 9,5 la skalo de Richter ne tre bone taŭgas por tertremoj de forto pli granda ol 8, kiuj malgraŭ malsimilaj energioj tendencas havi similajn Richter-valorojn.. Oni tial enkondukis la Momant-magnitudan skalon.

Vidu ankaŭ jenon:


Krustoj | Geofiziko | Mezurunuoj | Geologio

Richterskaal | مقياس ريختر | Скала на Рихтер | রিখটার পরিমাপ | Escala de Richter | Richterova stupnice | Richterskalaen | Richterskala | Κλίμακα ρίχτερ | Richter magnitude scale | Escala sismológica de Richter | Richteri skaala | Richter eskala | Richterin asteikko | Échelle de Richter | Escala de Richter | סולם ריכטר | Richter-skála | Skala Richter | Richter-skalo | Richter skalinn | Scala Richter | マグニチュード | რიხტერის სიმძლავრის შკალა | Skala Richter | Schaal van Richter | Richterskalaen | Richters skala | Skala Richtera | Escala de Richter | Scara Richter | Магнитуда землетрясения | Richter scale | Richterjeva lestvica | Richterskalan | ริกเตอร์ | Richter magnitude scale | Richter ölçeği | Шкала Ріхтера | Thang Richter | Schåle di Richter | 里氏地震規模

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Skalo de Richter".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld