Semantiko / Sinonimiko > Sinonimo < Vorto
Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la Angla aŭ la Hispana) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", deep kaj profound, uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj neologismoj en Esperanto, substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplikiga nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn.
Multaj sinonimoj envenis la lingvon pro tio, ke Eŭrop-lingvanoj senkonscie utiligis nacilingvan vorton, pensante ĝin "internacia": "Hm, se eblas diri desinfekti, tiam oni ankaŭ povas diri desaponti..." Tiu proceso nuntempe kontinuas je retejoj kiel Ĝangalo.
En literaturo, sinonimo aŭ pli precize la uzado de sinsekvaj sinonimoj estas parolfiguro kiu celas reliefigon aŭ atentigon de la leganto super la koncepto ripetita.
Oni vidu kiel tiu parolfiguro funkcias ekzemple en la fino de la romanco "San Rafael" de la Cigana romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiel urba priskribo:
"Córdoba ĉiela, seka.
Kaj Córdoba fonta, ŝpruca."
Синоним | Sinònim | Synonymum | Синонимсем | Cyfystyr | Synonym | Synonymie | Synonym | Sinónimo | Sünonüüm | مترادف | Synonymie | Sinónimo | Szinonímia | Sinonim | Sinonimo | Samheiti | Sinonimo | 類義語 | Sinonīms | Синоним | Synoniem (taalkunde) | Synonym | Synonim | Синонимы | Synonym | Synonymum | Sopomenka | Sinonimi | Synonym | Sinonim | Синонім | 同义词
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Sinonimo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world