Biologio > Animalo > Vertebrulo > Mamulo > Primato > Simio
| Simio | ||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Olive baboon.jpg | ||||||||||||||||||||||||
| Paviano | ||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| Regno: | Animaloj | Animalia |
| Filumo: | Ĥorduloj | Chordata |
| Subfilumo: | Vertebruloj | Vertebrata |
| Klaso: | Mamuloj | Mammalia |
| Subklaso: | Vivonaskuloj | Theria |
| Superordo: | Placentuloj | Placentalia |
| Ordo: | Primatoj | Primates |
| Subordo: | Simioj aŭ Simiuloj | Simiiformes |
Simioj (Simiiformes) (ankaŭ Simiae aŭ Anthropoidea aŭ Haplorrhini depende de onia preferata nomenklaturo) estas la kolektiva nomo por kelkaj grupoj da primatoj. Krom simioj la ordo de primatoj ankaŭ enhavas duonsimiojn (subordo: Strepsirrhini).
Simioj estas klasitaj en tri grupoj:
Okcidentaj simioj evoluis en Sudameriko kaj havas tenpovajn vostojn. Orientaj simioj ampleksas tiujn simiojn, kiuj evoluis en la orienta duonsfero kaj ankoraŭ havas vostojn (kvankam iliaj vostoj ne estas tenpovaj). Homoideoj estas grandaj simioj sen vostoj.
Laŭ kelkaj sistemoj de klasado, la tarsio estas membro de la subordo Strepsirrhini kaj estas duonsimio do. Laŭ aliaj, la tarsio estas aparta subsubordo (Tarsiiformes) sub la subordo Haplorrhini, kaj do devus esti kvara speco de simio, nek okcidenta simio, nek orienta simio, nek homedo.
Antaŭ 54 milionoj da jaroj aperis estaĵoj, kiuj similas modernajn duonsimiojn (lemurojn, tarsiojn, ktp). Tiuj ankoraŭ estis malgrandaj, sed ili verŝajne tenis sin vertikale, simile al la moderna lemuro. La fruaj duonsimioj prosperis longtempe, sed komencis malaperi je la apero de la simioj.
Monkey_batu.jpg ĉe Batu-kaverno, en Malajzio]]
Simioj evoluis el duonsimioj antaŭ proksimume 34 milionoj da jaroj (la ĝusta tempo ne estas tute certa). Tiuj havis pli antaŭdirektajn okulojn, malpli multajn dentojn, kaj pli grandajn cerbojn ol duonsimioj. Konataj specioj de fruaj simioj povis esti tiel malgrandaj kiel sciuroj, aŭ tiel grandaj kiel katoj. Ilia anatomio sugestas, ke ili manĝis fruktojn kaj semojn kaj loĝis arbe. Simioj plejparte anstataŭigis duonsimiojn. Tamen, kelkaj specioj de duonsimioj travivis – plej ofte en regionoj, kie simioj ne loĝis (ekzemple ĉe la insulo de Madagaskaro).
Okcidentaj simioj aperis antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj en Sudameriko. Dum tiu epoko, Sudameriko estis izolata kontinento, ne tuŝante Nordamerikon, nek Afrikon, nek Antarkton. Malgrandaj grupoj de simioj iel atingis Sudamerikon, kaj tie ilia evoluado iris laŭ malsama vojo.
Antaŭ proksimume 23 milionoj da jaroj, homedoj komencis aperi en Afriko -- tiuj evoluis el orientaj simioj. Homedoj emas esti pli grandaj ol aliaj simioj. Aldone, la homedo havas pli grandan cerbon, "kontraŭigeblajn" dikfingrojn, kaj ne plu havas voston.
La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.
Monkey3.jpg kaĝe en eksperimentejo, en Germanio]]
Je 2004, 10 mil simioj uziĝis eksperimente en la Eŭropa Unio.
Laŭ kritikantoj, malliberigi simiojn en etaj kaĝoj kaj eksperimente uzi ilin estas fiuzo.
Dum la 20-a jarcento, simioj ankaŭ iufoje uziĝis por testi kosmoraketoj. Je la 14-a de junio 1949, la makako Alberto la 2-a, veturante sur V2-raketo, iĝis la unua simio atinginta la kosmon (Alberto la 1-a ne sukcesis atingi la kosmon). Simioj kaj aliaj bestoj uziĝis tiel por testi la influo de kosma radiado kaj nulgravito sur la sano. Tiuteme vidu ankaŭ Roger Fouts
La simio ankaŭ aperas en la Ĉina zodiako, kaj estas la 9-a el la 12 bestoj, kiuj donas siajn nomojn al la jaroj de la Ĉina kalendaro.
(rololu de la ĉimpanzino Ĉita) (Planedo de la simioj, 1967, reĝ. Franklin Schaffner)
Primatoj | Mamul-nomenklaturo de Středa | Lightmatter chimp.jpg
Aap | قرد | སྤྲེའུ་ | Abe | Affen | Monkey | Mono | Singe | Simio | 원숭이 | Apen | Marmoûset | Macaco | Monkey | Monyét | ลิง | Khỉ | 猴 | Kâu