article Related Topics:
Silla_University
 

Korea south silla pagoda.jpg Silla (57 a.K.935 p.K.) estas unu el la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio, la plej suda, ĝi enspacis parton de la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi komencis proksime 57 a.K. kiel klano en la samhana konfederacio. Silla finfine venkis la aliajn du regnojn, Baekje en 660 kaj Goguryeo en 668. Poste, ĝi iufoje estas nomata Unuiĝinta Silla kiu ampleksis plejparto da la korea duoninsulo, kiam la norda parto de Goguryeo renaskiĝis kiel Balhae. Post proksima jarmilo, Silla diserigita al la Posta Tri Regnoj kaj cedis al Goryeo en 935.

Nomo


De sia fondo ĝi sia kresko al plena regno, Silla estis registrita kun variaj hanĝa (ĉinaj ideogramoj) fonetike alproksimiganta sia korea nomo: 斯盧 (사로, saro), 斯羅 (사라, sara), 徐那(伐) (서나(벌), seona(beol)), 徐耶(伐) (서야(벌), seoya(beol)), 徐羅(伐) (서라(벌), seora(beol)), 徐伐 (서벌, seobeol). En 503, Reĝo Jijeung normigis kun la ideogramoj 新羅, kiu en moderna korea lingvo estas legata kune kiel "Silla"; tamen, korea /s/ estas ofte palataligita antaŭ /i/, do la aktuala fonetika rezulto aŭdemas simile al "Ŝil-la". La originala nomo de la vorto eble signifis "ĉefurbo", kvankam ekzistas variaj aliaj konjektoj.

La rektan idon de la vorto "Seora-beol," la nomo de la Silla ĉefurbo, oni povas vidi en la Frua Mezkorea formo Syebeurh (셔블) signifanta "reĝa ĉefurbo", kiu baldaŭ ŝanĝis al Syeowul (셔울), kaj finfine rezultis al Seoul (Seulo) (서울) en la moderna korea lingvo. "Seoul" estas ja la nomo kiu la modernaj koreoj nomas la nuna ĉefurbo de Sud-Koreio, urbo kiu estis historie konata kiel Hanseong aŭ Hanyang.

La nomo de aŭ Silla aŭ sia ĉefurbo Seora-beol estis ankaŭ tre konata trans nordorienta Azio kiel etno-nomo de la ancestroj de la mezepoka kaj morderna korea nacio, aperanta kiel "Shiragi" (新羅、しらぎ) aŭ "Shiragi-bito" (新羅人, laŭvorte "Silla-popolo") en la lingvo de la Yamato japanoj kaj kiel "Solgo" aŭ "Solho" en la lingvo de la mezepoka jurĉenoj kaj iliaj postaj idoj, la manĉuoj.

Dosiero:Three Kingdoms of Korea Map.png| Dosiero:Korea south silla stone buddha.jpg| Dosiero:Buddhistswastika.jpg|

Eksteraj ligiloj


http://gyeongju.museum.go.kr http://www.koreandb.net/Sam/Bon/Samkuk/Samkuk022.html

Koreio | Antikvaj etnoj | Iamaj landoj

Sila kraljevstvo | Silla | Silla | Silla (Corea) | Silla | 新羅 | 신라 | Silla | Silla (Korea) | Silla | Силла | 新罗

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Silla".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld