Geografio>Ameriko>Nordameriko>Usono>Vaŝingtonio>Seattle<Urbo
Kromnomata la Smeralda Urbo, Seattle estas la sidejo de mondfamaj kompanioj kiel Microsoft, Boeing (nu, ekse; la sidejo antaŭ pluraj jaroj translokiĝis al Ĉikago), Starbucks, kaj Amazon.com. Seattle ankaŭ estas konata por esti hejmo de alternativa muziko. La plej rekonebla konstruaĵo de Seattle estas la Space Needle (Kosma Kudrilo), konstruita pro la Internacia ekspozicio de 1962. La profesiaj sportteamoj de Seattle estas la Mariners (bazpilko), la Seahawks (usona futbalo), kaj la Supersonics (korbopilko).
En decembro 1999, la tieokazanta kunveno de Monda Organizaĵo Komerca (M.O.K.) fiaskis pro kontraŭeco inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj kaj pro amasaj manifestacioj. En tiu okazo fondiĝis de kelkaj alternativaj ĵurnalistoj la tuttera movado Indymedia; ankaŭ kelkaj aktivuloj, kiel ekzemple la franca José Bové, iĝis mondekonataj. Oni ĝenerale taksas, ke tiuj eventoj (je la "mateniĝo" de la 21-a jarcento) markis la komencon de tutmonda ondo da manifestacioj, movadoj, luktoj kontraŭ la ĝis nun regantaj tendencoj ĉe kapitalismo kaj registaroj, kaj de alternativaj pripensoj, nun konataj sub la nomo Alimondismo. Tial tiu nomo iĝis de tiam ia simbolo.
En Seattle vivis kaj movadis Wayne Jackson.
Loĝantaro (2000): 563.374 (3,5 milionoj en la urba regiono).
Urboj en Vaŝingtonio | Urboj de Usono | Urbo
سياتل | Сиатъл | Seattle | Seattle | Seattle | Seattle, Washington | Seattle | سیاتل | Seattle | Seattle | סיאטל | सीऐटल | Seattle | Seattle | Seattle | シアトル | 시애틀 | Seattlum | Sietlas | Seattle (stad) | Seattle | Seattle | Seattle | Сиэтл | Seattle | Seattle | Сиэтл | Seattle, Washington | Сијетл | Seattle | Seattle (mji) | Seattle | סיעטל | 西雅圖
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Seattle (Vaŝingtonio)".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world