article

Literaturo > Ĝenro > Sciencfikcio


Sciencfikcioscienca fikcio estas literaturo aŭ kinarto pri okazaĵoj en iugrade probabla mondo, plej ofte estonteco aŭ malproksima pasinteco, sed foje ankaŭ en la nuno (aŭ en paralela mondo aŭ eĉ en ĉi tiu). Ofte ĝi prifilozofiumas aŭ kritikas hodiaŭan socion. (Male al fantasto, kiu ne postulas tian logikon, sciencfikcio estu bazita sur faktoj - ofte almenaŭ sur fikcioj kiuj aspektas kiel faktoj.)

La termino devenas de la anglalingva science fiction FIKŝn, origine scientifiction *; la termino lanĉita de Hugo Gernsback en sia revuo Amazing Stories en 1926. Internacie, la anglalingva termino "science fiction" disvastiĝis en multajn lingvojn; en la itala, tamen, oni diras fantascienza, kaj la Esperanto-poeto William Auld proponis en Esperanto la analogan vorton fantascienco, kiu tamen ne enradikiĝis.

Sciencfikcio ekestis kiel reago al la socia ŝanĝo efikita de la scienco kaj teĥniko de industria revolucio dum la 19-a jarcento. La romano Frankenstein de la anglino Mary Shelley, publikigita en 1818, estas foje rigardata kiel la unua vere sciencfikcia romano, kaj fine de la jarcento transprenis la taskon unue la franco Jules Verne kaj poste la anglo H. G. Wells. Aŭtoroj eksterpolis onten la principojn kies efikon ili spertis. Ili ankaŭ priskribas imagajn sociojn (utopioj kaj distopioj) rezultintaj el malsamaj kondiĉoj.

Subĝenro temas pri kosmoesplorado. En tiu fariĝas tre okulfraba kaj solvenda la problemo pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj. Ofte oni sendeviĝas de ĝi enkondukante iun formon de universala tradukilo.

La limoj de la ĝenro ne estas klaraj. Foje verkaĵoj markitaj "scienc-fikciaj" estas vere aventuraĵoj en pli ekzotika ejo aŭ filozofiaj eseoj perrakontigitaj.

Famaj verkistoj


Douglas Adams
Catherine Asaro
Isaac Asimov
Margaret Atwood
Iain M. BANKS
Greg BEAR
Gregory Benford
Cyrano de Bergerac
Alfred Bester
James Blish
Ray Bradbury
David Brin
John Brunner
Serge Brussolo
Lois McMaster Bujold
Anthony Burgess
Edgar Rice Burroughs
Octavia E. Butler
Karel Čapek
Orson Scott Card
C. J. Cherryh
Arthur C. Clarke
Hal Clement
L. Sprague De Camp
Samuel R. Delany
Arthur Conan Doyle
Philip K. Dick
Greg EGAN
Harlan Ellison
Philip José Farmer
William Gibson
Joe Haldeman
Harry Harrison
Robert A. Heinlein
Frank Herbert
Aldous Huxley
Ivan Jefremov
Damon Knight
Nancy KRESS
Kurd Lasswitz
Ursula K. Le Guin
Stanisław Lem
George R. R. Martin
Maureen F. Mchugh
Georges Méliès
Walter M. MILLER, Jr.
Larry Niven
George Orwell
Edgar Pangborn
Alexei Panshin
Frederik Pohl
Fletcher Pratt
Kim Stanley Robinson
Spider Robinson
Carl Sagan
Pamela Sargent
Robert J. Sawyer
James H. Schmitz
Mary W. Shelley
Robert Silverberg
Clifford D. SIMAK
Dan Simmons
Olaf Stapledon
Neal Stephenson
Bruce Sterling
Joseph Michael Straczynski
Arkadij kaj Boris Strugackij
Theodore Sturgeon
Sándor Szathmári, hungara esperantisto
Sheri S. Tepper
James TIPTREE, Jr (Kaŝnomo de Alice SHELDON)
Jack Vance (Kaŝnomo de John Holbrook VANCE)
John Varley
Jules Verne
Joan D. Vinge
Vernor Vinge
David Weber
H. G. Wells
Walter Jon Williams
Connie Willis
Gene Wolfe

Originala esperanta sciencfikcio


Sciencfikciaj serioj kaj eldonejoj

Sferoj

Eksteraj ligoj

http://www.sfwa.org

Kategorio:Sciencfikciaj filmoj


A Space Odyssey - Aelita - Alien - Blade Runner - Gattaca - Incubus - Metropolis - Star Trek

Sciencfikciaj konceptoj


alternativa historio - eksterteranoj - kosmoŝipo - nifo - mortoradio - roboto - superheroo - Tempovojaĝo

Sciencfikciaj aranĝoj


Sciencfikciaj Premioj



Vd. ankaŭ Fantasto - Sciencfantasto - Magia realismo - Rolludoj

Sciencfikcio Dosiero:Science fiction city.jpg| Dosiero:Book Gernsback Ralf 1964 Russian.jpg| Dosiero:Metropolis poster.jpg| Dosiero:Astronaut-EVA.jpg|


Wetenskapsfiksie | Фантастика | Science fiction | Science fiction | Science Fiction | Science fiction | Ciencia ficción | Science fiction | Science-fiction | מדע בדיוני | Znanstvena fantastika | Sci-fi | Fiksi ilmiah | Fantascienza | サイエンス・フィクション | 과학 소설 | Mokslinė fantastika | Научна фантастика | Sciencefiction | Science fiction | Science fiction | Fantastyka naukowa | Ficção científica | Science-fiction | Научная фантастика | Znanstvena fantastika | Vedecká fantastika | Znanstvena fantastika | Science fiction | นิยายวิทยาศาสตร์ | 科幻小说 | Kho-hoàn sió-soat

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Sciencfikcio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld