Sankta Maŭrico (romanĉe San Murezzan, germane Sankt Moritz, france Saint-Moritz, itale San Maurizio) estas komunumo en Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Maloja en la kantono Grizono kaj estas unu el la plej famaj ripozejoj kaj lokoj de vintraj sportoj en la Alpoj.
Sankta Maŭrico havas ĉirkaŭ 5000 loĝantojn. Ĝi konsistas el tri partoj, kiuj pro la monteca regiono situas je malsamaj altecoj:
La kvartalo Bad situas ĉe la Lago de Sankta Maŭrico, kies nivelo estas ĉe 1768 m. La lagon trafluas rivero Inn, kies valo tie ĉi nomiĝas Engadino.
La Retia Fervojo atingas San Murezzan kaj finiĝas ĉe la lago. Per ghi oni atingas norde la tutan Engadinon, krome la urbojn Chur kaj Klosters kaj la fervojon al Tirano en Italio.
San Murezzan estas altnivela turisma urbeto kun multaj okazoj por vintraj sportoj. En 1928 kaj 1948 ĝi gastigis la 2-an resp. 5-an Vintran Olimpikojn, en 1934, 1974 kaj 2003 la Alpajn Ski-Ĉampionadojn.
Rekonilo de San Murezzan estas la "oblikva turo", restaĵo de iama kirko de Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, malkonstruita en 1890. La kvar-eĝa turo altas 33 metrojn kaj havas oblikvecon de 5,5°.
St. Moritz | St. Moritz | Sankt Moritz | Sankt Moritz | Sankt Moritz | Saint-Moritz | Sankt-Moritz | サンモリッツ | St. Moritz | St. Moritz | Sankt Moritz | Sankt-Moritz | St. Moritz | St. Moritz | Sankt Moritz
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Sankta Maŭrico".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world