Geografio > Ameriko > Usono > Kalifornio > Sanfrancisko < Urboj
Sanfrancisko aŭ San-Francisko (angle kaj hispane San Francisco fransisko) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.
California_map_showing_San_Francisco_County.png
Ĝi estis fondita en kio nun estas la kvartalo Mission de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.
Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.
Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉ. 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.
San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").
En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.
La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.
San Francisco. Urbo en Usono; 626.000 loĝantoj. - 11-a UK 22-29 aŭg. 1915; 163 aliĝintoj el 16 landoj; el Eŭropo partoprenis nur kelkaj. Ĉeftemo: kiel reorganizi la fortojn post la milito?
Urboj en Kalifornio | Kalifornio | Enciklopedio de Esperanto S | Lightmatter sanfrancisco.jpg
San Francisco | سان فرانسيسكو | San Francisco | Сан Франциско | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco, California | San Francisco (California) | San Frantzisko | سانفرانسیسکو | San Francisco | San Francisco | San Francisco | Kapalakiko | סן פרנסיסקו | San Francisco | San Francisco | San Francisco | サンフランシスコ | სან-ფრანცისკო | 샌프란시스코 | Sanctus Franciscus, California | San Franciskas | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco | San Francisco, California | Сан-Франциско | San Francisco, California | San Francisco | San Francisco, Kalifornija | San Francisco | San Francisco | ซานฟรานซิสโก | Lungsod ng San Francisco, California | San Francisco | سان فرانسىسكو | Сан-Франціско | San Francisco, California | 旧金山 | 三藩市
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Sanfrancisko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world