article

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo


ru.gif | LocationRussia.png

Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, ruslingve Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:

  • 21 respublikoj;
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
  • 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
  • 6 regionoj (ruse - край);
  • 49 provincoj (ruse - ''область');
  • 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.

Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio

Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio

Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.

Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.

Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.

Urboj:

Urboj de Rusio

Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).


Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio


Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Russia-demography.png Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%

Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio


Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la adigea, baŝkira, burjata, ĉeĉena, ĉuvaŝa, finna, ĥakasa, inguŝa, jida, kabarda, karaĉaja-balkara, komia, maria, mordva, oseta, samea | tatara, tuva, udmurta kaj aliaj); vidu ankaŭ la liston de oficialaj lingvoj.
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro


Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.


organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio


Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio


Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.

En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo.

Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij Gagarin), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden

Fine en 1987, Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la .

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.

En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado


Vidu: Esperanto-movado

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligoj


http://www.gov.ru http://www.kremlin.ru/eng http://www.duma.ru E-lingvaj Novaĵoj el Rusio

Rusio

Russia coa.png


Rusland | Russland | Rusia | Russland | الاتحاد الروسي | Rusia | Расея | Русия | Rusia | Rusija | Rússia | Rusko | Ruskô | Раççей Патшалăхě | Ffederasiwn Rwsia | Rusland | Russland | Ρωσία | Russia | Rusia | Venemaa | روسیه | Venäjä | Russland | Russie | Ruslân | An Rúis | An Ruis | Rusia - Россия | 𐍂𐌿𐍃𐌰𐌻𐌰𐌽𐌳 | רוסיה | रुस | Rusija | Risi | Oroszország | Ռուսաստան | Rusia | Rusia | Rússland | Russia | ᐅᓛᓴ | ロシア | რუსეთი | Ресей | 러시아 | रूस | Rûsya | Russi | Оруссия | Russia | Russland | Rösland | Rusija | Krievija | Русија | Русия | Rusia | Russia | Russland | Rusland | Russland | Russland | Уæрæсе | Rosja | Rússia | Rusia | Rusii | Россия | Russia | Roushie | Ruošša | Rusija | Russia | Rusko | Rusija | Rusia | Русија | Rusia | Ryssland | ரஷ்யா | రష్యా | สหพันธรัฐรัสเซีย | Russia | Rusya | Räsäy | Росія | روس | Rossiya | Nga | Rûsseye | Әрәсә | רוסלאַנד | 俄罗斯 | Lō·-se-a

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Rusio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld