article

Rouble.jpg Rusia rublo (ruse рубль) estas la monunuo de Rusio. La centono (cendo) de rusa rublo nomiĝas kopeko (ruse копе́йка).

Internacia ISO-kodo de rublo estas RUB, plu estas erare uzata ankaŭ la antaŭa (ĝis 1997) kodo — RUR.

Deveno de la nomo


Russia 5 copeche.JPG La nomo de la rusia monunuo devenas de la verbo рубить /ruBIT/ (haki): la unuaj rubloj estis fakte ne moneroj, sed simple pecoj de arĝento, hakaĵoj — de tio aperis la nomo.

La nomo de la rusia cendo — kopeko — venas de la rusa vorto копьё /koPJO/ (lanco): en la unuaj kopekoj estis bildo de la Sankta Georgo kun lanco, mortiganta la drakon. Restarigante la tradicion, ankaŭ la modernaj kopekoj havas tiun bildon en sia malantaŭo.

Historio


Rublo en cara Rusio

Unua papera rublo.jpg]] Mnt ubt RU15a.jpeg]] La rublo kiel monunuo estas menciata unuafoje en la jaro 1321.

En la Rusa Imperio ekde la 16-a jarcento unu rublo egalis al 100 kopekoj, sed nur en la komenco de la 18-a jarcento oni komencis efektive produktadi monerojn (rubl-onojn kiel grandajn arĝentajn kaj kuprajn monerojn, rubl-opojn kiel orajn monerojn).

La unua monbileto aperis dum regado de la carino Elizabeto. Bezonon de la papera mono kaŭzis troa amaso de kupraj moneroj en mona cirkulado; transportadi kupran monon estis malfacile, transpagoj fariĝis tre komplike fareblaj — kaj tiam la papera mono estis enkondukita en 1769. La unuaj monbiletoj aspektis ne tre impone de la nuntempa vidpunkto: blanka paĝo kun skribo "Al donanto de tiu ĉi ŝtata asignacio Sankt-Peterburga banko pagas 25 rublojn per cirkulantaj moneroj" (vidu ilustraĵon dekstre).

Fine de la 19-a jarcento la arĝenta rublo enhavis 10 hrivnojn aŭ 100 kopekojn, la rubla monero konsistis el 18 gramoj de pura arĝento.

Rublo post 1917

En la tempo de la rusa revolucio (1917) oni monfaris la rublon ĉefe en formo de monbiletoj; pro troa produktado de tiuj, la rublo rapide perdadis sian valoron. La monbiletoj de tiu tempo iĝis konataj kiel "kerenkoj", de la nomo de la ĉefo de la Portempa Registaro s-ro KERENSKIJ. "Kerenkoj" ekzistis en formo de tre malgrandaj monbiletoj, 20- kaj 40-rublaj, sen numeroj. Cirkulis granda kvanto da falsigitaj "kerenkoj" (fakte tiuj monbiletoj estis tiel malbone protektitaj de falsigo, ke eĉ fakuloj tute ne povas distingi inter la oficialaj kaj la falsigitaj biletoj — krom kiam la falsigoj estis evidentaj, ekz. kun la sama bildo de ambaŭ flankoj).

Dum la Intercivitan Milito en Rusio ekestis dekoj da diversaj monunuoj, plejparto de kiuj portis nomon rublo. "Rublojn" produktis multaj regionestroj, militestroj, firmaoj, bankoj kaj eĉ fervojoj. Vidu ekzemplojn:

En Sovetunio ekestis nova, stabila monunuo kun la nomo rublo. En 1961 ĝi estis ŝanĝita 10:1.

Rublo post disfalo de Sovetunio

Post la disfalo de Sovetunio en 1991 ĉiuj novaperintaj landoj eldonis siajn novajn monunuojn. Nur dum mallonga tempo ekzistis en Latvio rublo (Rublis), kiu estis en 1993 anstataŭigita per la lato. La taĝika monunuo nomiĝis "rublo" ĝis 1999, kiam ĝi anstataŭiĝis per somoni.

En 1997 runbloj estis ŝanĝitaj 1000:1.

Hodiaŭ ekzistas du diversaj rublo-monunuoj - krom la rusa rublo ankoraŭ la belarusa rublo. Se oni ne indikas la landonomon, oni kutime parolas pri la rusa rublo. Ankaŭ en Ukrainio lokanoj inter si ofte diras "rublo"-n pri monunuo hrivno de sia lando.

Nombraĵoj


La rusia rublo eldoniĝas laŭ la sekvaj nombraĵoj:

Metalaj moneroj

  • 1-kopeka monero (malofte uzata)
  • 5-kopeka monero
  • 10-kopeka monero
  • 50-kopeka monero
  • 1-rubla monero
  • 2-rubla monero
  • 5-rubla monero
  • 10-rubla monero

Monbiletoj

Rublaj monbiletoj estas haveblaj en nombraĵoj de 5, 10, 100, 500, kaj 1000. En 2006 la ŝtato ekeldonos monbiletojn de 5000 rubloj. Ĉiu monbileto ambaŭflanke enhavas bildojn de vidindaĵoj en certa rusia urbo.

||align="left"|Rub5b.jpg || Vidindaĵoj en Novgorod:
A: Katedralo de Sanktulo Sofio en Novgorod
M: Muro de la kastelo en Novgorod

(Ĉi tiu monbileto estas malofta, ne plu produktata, anstataŭata de la 5-rubla monero.)

|| align="left"|Russia10rubles04back.jpg || Vidindaĵoj en Krasnojarsk:
A: Ponto super la rivero Jenisej en Krasnojarsk
M: Digo de la Krasnojarska akva elektrocentralo. || align="left"|Russia50rubles04back.jpg || Vidindaĵoj en Peterburgo:
A: Statuo antaŭ Petro-Paŭla Fortikaĵo
M: La eksa borsejo || align="left"|Russia100rubles04back.jpg || Vidindaĵoj en Moskvo:
A: Statuo antaŭ la Teatro Bolŝoj
M: La Teatro Bolŝoj || align="left"|russia500rubles97back.jpg || Vidindaĵoj en Arĥangelsk:
A: Monumento de Petro la Granda kaj velŝipo en haveno de Arĥangelsk
M: La Monaĥejo Soloveckij (insuloj en la Blanka Maro) ||align="left"|Russia1000rubles04back.jpg || Vidindaĵoj en Jaroslavlo:
A: Monumento de Jaroslav la 1-a la Saĝa
M: La Preĝejo de la Antaŭulo
Antaŭo Malantaŭo Klarigo pri ilustraĵoj

Nunaj valoroj de RUB


CHF | CNY | EUR | GBP | INR | JPY | USD

(anglalingva retejo)

Eksteraj ligiloj


Tre ampleksa paĝaro pri rusiaj monbiletoj de diversaj epokoj (ru) GOZNAK: ŝtata produktanto de monbiletoj, moneroj, pasportoj ks. (ru) Rusaj monbiletoj 1898 - 1917 (eo)

Monunuoj | Rusio


Расейскі рубель | Ruble | Rubel | Rubel | Ρούβλι | Ruble | Rublo | روبل | Rouble | רובל | Rubel | Rublo | ルーブル | 루블 | Rubelus | Ruble | Roebel | Rubel | Rubel | Rublo | Рубль | Rubel | 卢布

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Rusia rublo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld