article

Historio > Romio > Romia Imperio



Roman Republic Empire map.gif La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum tiuj kvin jarcentoj. En 476 | Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greka duono de la imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.

La Romia Imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata Pax Romana aŭ romia paco.

Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.

La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie.

Provincoj:


(kun jaro de kreado kiel provinco)

Imperiestroj:


Jen listo de romiaj imperiestroj.

Pliaj bildoj:


Dosiero:Roman Empire.png|
ekspansio de la imperio dum la jaroj -133, -44, 14 , kaj 117 Dosiero:LocationRomanEmpire.png|
Plej granda dimencio de la imperio dum la jaro 117 Dosiero:SPQR-Stone.jpg|
la simbolo de romia regado "Senatus Populusque Romanus" (S.P.Q.R.)


Vidu ankaŭ jenon:



Romia imperio

Ligoj


Interaktiva Mapo de la Romia Ímperio la "Tabula Peutingeriana" www.roman-empire.net la latina Vikipedio

Imperi romà | Yr Ymerodraeth Rufeinig | Romerriget | Römisches Reich | Roman Empire | Imperio Romano | Rooman valtakunta | Empire romain | Romeinen | האימפריה הרומית | Rimsko Carstvo | Római Birodalom | Kekaisaran Romawi | Impero romano | ローマ帝国 | რომის იმპერია | 로마 제국 | Imperium Romanum | Réimescht Räich | Romos imperija | Romas impērija | Römsche Riek | Romeinse Rijk | Cesarstwo rzymskie | Império Romano | Imperiul Roman | Roman Empire | Staroveký Rím | Rimski imperij | Perandoria Romake | Romerska riket | 羅馬帝國

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Romia imperio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld