Pseŭdonimo
Pseŭdonimo havas
helenan etimon kun la signifo "falsa nomo", vorto uzata, flanke al la duon-esperantigo "pseŭdonomo", kaj "plumnomo" (tiu havas pli malvastan signifon, nur pri aŭtoro).
Pseŭdonimo estas neoficiala nomo kiun aŭtoro, artisto ktp. prenas al si por kaŝi sian veran identecon aŭ simple mistifiki.
Ekzemplo de la unua kazo estas la dana aŭtorino
Karen Blixen kiu debute prenis la iĉan plumnomon
Isak Dinesen por eviti laŭseksajn antaŭjuĝojn pri ŝiaj fruaj verkoj. Same faris pro la samaj kaŭzoj Armandine Lucie Aurore Dupin,
baronne Dudevant, konata kiel
George Sand. Alia dana aŭtoro,
Piet Hein estas bona ekzemplo de la lasta:
Ĉion li verkis sub sia propra nomo, krom certa tipo de poemetoj, kiujn li ĉiam skribis kiel iu "Kumbel".
Famaj pseŭdonimoj de Esperantio
Famaj pseŭdonimoj de
Esperantio estas
Kabe,
D-ro Esperanto kaj
Lanti.
Pli moderntempe, sin plumnomis interalie:
Laŭlum,
Lorjak,
Liven Dek,
Peter Peneter,
Giorgio Silfer,
Nicolas Vanof,
Serĝo Elgo.
Pseŭdonimoj de verkistoj kaj poetoj laŭlande
Jen alfabeta listo de pseŭdonimoj de divers-landoj verkistoj kaj poetoj kun ilia vera nomo.
Irano
M. Omid pseŭdonimo de
Mehdi Aĥavan Sales nuntempa
persa poeto
M. Sereŝk pseŭdonimo de Mohammad Reza Ŝafii Kadkani nuntempa persa poeto, verkisto kaj literaturisto
Nima JUŜIĜ pseŭdonimo de Ali Esfandijari la patro de la novstila poemo en la persa literaturo
Pseŭdonimoj
Pseudonym | Pseudonym | Pseudonym | Pseudonym | Pseudonyme | שם עט | Pseudonim | Pseudonimo | Elenco di pseudonimi | Pseudonym | Pseudoniem | Pseudonym | Psevdonym | Pseudonim | Pseudónimo | Pseudonim | Псевдоним | Salanimi | Pseudonym | Alyas