pragmatiko, kiel parto de lingvoscienco, studas la rilatojn inter parolo kaj parolsituacio.
oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de kunteksto. la nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia sintakso kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kia anaforo. (ĝi ekzemple estas anafora vorto, ĉar ĝi en iu frazo kompreneblas nur dank' al vortumo eventuale trovebla en iu alia malproksima frazo.) pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter beletroscienco kaj lingvoscienco, nome interpretarto, stiloscienco kaj aliaj.
pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.
iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, en ekzemple tiaj montrovortoj kiaj mi aŭ ĉi tie. sed la samo validas ankaŭ pri johano, post du horoj aŭ ĉio: ja en mi ordigis ĉion oni malofte celas la tutan universon.
aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. J. L. AUSTIN, el la angla skolo de lingvofilozofio, per sia libro kiel plenumi aferojn per vortoj famigis la nocion de memplenuma diro: kiam la prezidanto de asocio diras la kunsido ekas, tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras mi promesas... per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras mi promenas, tio estas nur konstata diro ne sufiĉa por plenumi la promenon.
(ankaŭ famas kaj iom similas la nocio memplenuma antaŭdiro, kiun R. K. MERTON difinis por ekonomiko kaj socioscienco: se publicisto anoncas ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)
pli diskrete multaj karesaj, ĝentilaj aŭ aliaj parolformoj kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj. ankaŭ multaj asertoj supozas aŭ trudas, ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis parolarto.
pragmatikistoj, daŭrigante la analizon, provas difini koheran sortimenton de parolagoj. parolago ne koincidas kun gramatika modo: ordonon oni povas diri per demando ĉu vi bonvolos.... parolagoj do ricevas malfacile difineblan statuson inter gramatika konsisto, mensa intenco kaj socia moro.
el teoria vidpunkto oni povas heziti, ĉu:
la dua vidpunkto, kiun subtenas iuj pragmatikistoj, signifas, ke pragmatiko devus esti nur aspekto de ia pli vasta sencoscienco, kiu kunigus interalie semantikon kaj pragmatikon.
Pragmática | Pragmatik | Pragmatik (Linguistik) | Pragmatics | Pragmática | Pragmatiikka | Pragmatique | Pragmática | פרגמטיקה | Pragmatika | Linguistica pragmatica | 語用論 | banpliske | 화용론 | Pragmatiek (taalkunde) | Pragmatyka (językoznawstwo) | Pragmática | Pragmatik | சூழ்பொருளியல் | วจนปฏิบัติศาสตร์
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Pragmatiko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world