article

River Plate.png Plata-Rivero estas la komuna estuaro de du sud-amerikaj riveroj: Urugvajo kaj Parano. Ĝi fluas en Atlantikon kaj estas la landlimo inter Argentino kaj Urugvajo.

La estuaro situas ĉirkaŭ la koordinatoj 58° U kaj 35° S. Ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento kaj komence, tuj ĉe la kunfluo de la du riveroj, larxgas 48 km. Ĝian finan larĝon oni difinis kiel 219 km, ĝia longo estas 290 km. Ĉe ĝiaj bordoj situas la urboj Bonaero kaj Montevideo, ambaŭ gravaj havenoj. Pramŝipoj trafikas plurfoje tage inter la du urboj (ĉ. trihora veturado). Ĉar la enfluaj riveroj ĉiutage alportas ĉ. 150.000 m³ da sedimentaĵo, necesas liberigi ŝanelon per dragiloj.

  • Longeco: 290 km
  • Larĝeco: 48 km ĉe la kunfluejo de la riveroj Parano kaj Urugvajo; 220 km ĉe la alfluejo al la Atlantika Oceano.

La hispanlingva nomo de Plata-Rivero estas Río de la Plata kaj signifas "rivero de arĝento". Laŭ iuj la nomon donis arĝento iam minata en Bolivio kaj transportata rivere. Laŭ aliaj la indiĝenoj donacis al la unuaj eŭropanoj arĝentan ornamaĵon, per kio ekestis la opinio, ke la regiono tre riĉas je arĝento.

Historio


La unua eŭropano, kiu navigis sur Plata-Rivero, estis Juan DÍAZ de SOLÍS, kiu en 1516 serĉis pasejon inter Atlantiko kaj Pacifiko. Laŭdire lia ekspedicio aŭdis la indiĝenajn onidirojn pri la abundo de valoraj metaloj en la lando. Kiam li elŝipiĝis kun grupo da viroj ĉe la norda (nun urugvaja) bordo de la estuaro, li estis atakita de indiĝenoj (probable gvaranioj), kiuj mortigis la tutan grupon, ŝparante nur la dek-kvar-jaran Francisco del Puerto, ĉar ili mortigis nur batalkapablajn virojn; la junulo restis kaptita. La aliaj ekspedicianoj reportis la dirojn pri riĉaĵoj al Eŭropo.

Kelkajn jarojn poste ŝipo de Sebastián Gaboto atingis Plata-Riveron kaj vidis indiĝenon, kiu mansignis kaj vokis al ili. Albordiĝinte ili trovis la kaptiton, edukitan kiel indiĝena batalisto. Li aliĝis al la ŝipanaro, sed kelkajn jarojn poste revenis al sia tribo.

La unua setlejo estis la nuna urbo Bonaero, fondita de Pedro de Mendoza la , poste forlasita kaj refondita de Juan de GARAY la .

En Plata-Rivero okazis multaj ŝipakcidentoj, precipe dum la velŝipa epoko, ĉar tie tre rapide formiĝas tempestoj, kies de-sud-orientaj ventoj puŝas ŝipojn al la urugvaja bordo.

La okazis la marbatalo de Plata-Rivero, la unua grava batalo inter la ŝiparoj de Britio kaj Germanio dum la Dua mondmilito.

Riveroj en Sudameriko

Río de la Plata | Río de la Plata | Río de la Plata | La Plata | Río de la Plata | ריו דה לה פלטה | Río de la Plata | ラプラタ川 | Flumen Argenteum | Rio de la Plata | Río de la Plata | La Plata (estuarium) | Rio da Prata (Argentina) | Río de la Plata

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Plata-Rivero".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld