Pizo (Italio), urbo; pico manĝaĵo
| Pizo | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Taksonomio | ||||||||||||
| subklaso: | Rozosimilaj (Rosidae) |
| ordo: | Fabaloj |
| familio: | fabacoj (Fabaceae, Leguminosae) |
| subfamilio: | (Faboideae) |
| genro: | pizo (Pisum) |
| specio: | ĝardena pizo (P. sativum) |
La pizo venas verŝajne el Anatolio kaj estas jam ekde jarmiloj grava utilplanto. Oni jam trovis pizojn dekmil-jarajn ĉe arkeologiaj fosaĵoj en okcidenta Azio.
La pizo estas unujara, moltiga, mempolenita, la plimulto de la specoj estas longtaguloj. Pizo estas ankaŭ grimpanta planto, kiu en konvenaj kondiĉoj povas kreski eĉ je 2 m. Ĝi havas pinatajn foliojn, finiĝantajn per ĉiro, grandajn foliecajn stipulojn, florojn unuopajn aŭ malmultajn ĉe la folianguloj.
La specoj (variantoj) havas diversajn vegetajn tempojn, kiuj estas karakterizeblaj per varmosumoj.
La verdaj guŝoj, falŝe nomata kelkfoje "silikvoj", estas longaj ĝis 10 cm kaj entenas rondajn, 5 ĝis 7 mm grandajn grajnojn, kiuj sekiĝante povas esti randaj.
La pizo estas hodiaŭ dismonde kulturata kaj freŝe (krude aŭ kiel kuirita legomo) aŭ seke uzata. Ekzistas eĉ specoj, kies junaj guŝoj estas manĝeblaj. Oni uzas la pizojn kiel kompletan semon (kun semoŝelo) aŭ duonan pizon (kiam oni forigas la semoŝelon). La duonigitaj pizoj estas iomete pli multekostaj, sed pli rapide kuiriĝas. La sekaj pizoj estas verdaj aŭ flavaj.
Oni povas diferenci tri specogrupojn: