Pinien La Brena2004.jpgPinio aŭ eŭropa migdalpino (Pinus pinea) estas arbo, specio de pino el pinacoj kun plate disetendita branĉaro alte sur la trunko (ombreloforme). La semoj estas multe manĝataj en Sud-Eŭropo (en la okcidenta parto), kie la arbaro estas vaste kulturata.
La pingloj longas 10-20 cm, malhelverdaj, pikoj kaj duopaj. La strobiloj longas 8-14 cm. La migdalgusta semo estas riĉa je oleo, manĝebla. Tiuj semoj aperis jam en la ĉiutaga manĝaĵo de la romiaj legioanoj.
Pi pinyoner | Pinie | Stone Pine | Pinus pinea | Pin parasol | Pinus pinea | Pinie | Parasolden | Sosna pinia | Pinheiro-manso | Pinija | Pinje | Fıstık çamı