Pedagogio (greke gvidado de infanoj) estis origine edukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.
Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj (antropologio, biologio, fiziologio), la spirita edukado apogas sin je psikologio kaj sociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, inteligentoj kaj talentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi la edukmetodojn.
La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel gimnastiko kaj higieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas logiko (arto pensi), estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kaj etiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en scienco, filozofio, arto, religio, sporto, metio kaj en aliaj sferoj de la homa kulturo kaj praktika vivo.
Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la gramatiko kaj matematiko.
Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel Sokrato, Platono kaj Aristotelo. La verkisto Ksenofono postlasis romanon Pri la edukiĝo de Kiro, en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.
En la baroko aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. Komenio dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:
La deviga instruado almenaŭ en la elementa lernejo estis enkondukita en la 18-a jarcento. Novajn ideojn pri edukado alportis J. J. Rousseau, kiu postulis revenon de la homo al la naturo.
Opvoedkunde | تربية | Педагогика | Pedagoji | Pedagogia | Pedagogika | Pædagogik | Pädagogik | Pedagogy | Pedagogía | Kasvatusteadus | Pedagogia | Pedagogiikka | Pédagogie | Pedagogjie | Pedagogia | Pedagogia | 教育学 | პედაგოგიკა | 교육학 | Педагогика | Edukologija | Pedagoģija | Pedagogi | Pedagogiek | Pedagogikk | Pedagogikk | Pedagogia | Pedagogika | Pedagogia | Педагогика | Pedagogija | Pedagogika | Pedagogik | 教育学
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Pedagogio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world