article

Filozofio > Greka filozofio > Parmenido


Parmenido, filo de Pireto, naskiĝis en Elajo, suditalia urbo de Helenio en la dua duono de la sesa jarcento kaj mortis en la duono de la kvina jarcento a.K. Li estis poeto kaj filozofo, konsiderata la fondinto de la elaja skolo kaj skribis pri sia penso pere de heksametraj versoj. Lia verko iniciatiĝas pere de alegoria enkonduko kaj estas dividita en du partoj: La Vojo de la Vero kie li prezentas sian koncepton pri la vera naturo de la realaĵo kaj la dua parto La Vojo de la Opinio kie li prezentas la tradician ionian modelon de la naturo.

En la unua parto, La Vojo de la Vero, Parmenido asertas ke la nura realaĵo estas la esto, ke ne eblas alia realaĵo nek la eterna moviĝado de Heraklito. La malesto ne povas ekzisti ĉar ĝi ne estas pensebla. La esto kaj la penso estas unu sola afero, sen la esto ne estas penso. Tiele pensante Parmenido distingiĝas de la aliaj antaŭsokratuloj ĉar li ne konsideras la realaĵon kiel kosmologia konkretaĵo, sed kiel abstrakta ento. Inter la antaŭsokratuloj nur li kaj Pitagoro pensis simile. La nura diferenco de Pitagoro estas ke la parmenida esto ne estas principo kiel okazas al la pitagora numero, tio estas, la esto ne havis komencon, ĝi ne principiĝis. Kontraŭe de la instruoj de Heraklito Parmenido neas la movon kaj asertas ke la vera realaĵo estas senmova kaj tio kion ni konstatas kiel movo estas nur ŝajno, iluzio de la sensorganoj. Lia disĉiplo Zenono penos, poste, pruvi tiun aserton pere de la fama rakonto pri Aĥilo kaj la testudo.

Kaŭze de tiaj konceptoj li estas konsiderata la unua metafizikisto de Historio.

Lia plej eminenta disĉiplo estis Zenono el Elajo.

Filozofio

Parmenides | Parménides de Eleia | Parmenides

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Parmenido".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld