article

Capsicum1.jpg | Chilis.jpg | Kuirarto > Spicoj > Papriko


La papriko estas frukto de kapsiko, uzata kiel legomospico. Foje ĝi estas tre akra, kaj tiam ĉefe uzata kiel spico. Alifoje ĝi estas nur iomete akra aŭ tute milda, kaj tiam ĉefe uzata kiel legomo (sed ankaŭ por la milda paprikpulvoro.

La akreco de la akraj paprikvariantoj estas kaŭzata de la lipideca kemiaĵo kapsaicino. Origine paprikoj ĉiam enhavis ilin por ne esti manĝataj de mamuloj. Birdoj ne sentas la akrecon kaj portas la semojn pli foren ol mamuloj povus fari, kio estis evolua avantaĝo de la papriko. Nur post sia ekkultivado fare de homoj certaj specoj de papriko perdis sian akrecon, ĉar homoj ne ĉiam ŝatis ĝin.

La milda papriko kutime estas granda kaj larĝa, kun sufiĉe multe da aero interne. La akra papriko aliflanke kutime estas malgranda aŭ almenaŭ maldika.

Paprikoj povas esti verdaj, ruĝaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj depende de kiam oni rikoltas ilin. La verdaj paprikoj estas la nematuraj paprikoj.

Por uzi paprikon kiel spico, oni kutime sekigas kaj pulvorigas la frukton (aŭ nur la semojn). Ekzistas akra kaj malakra paprikpulvoro. Paprikpulvoro fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, viandaĵojn kaj legomaĵojn.

Papriko estas aparte multe uzata en la hungara kuirarto, kaj kiel legomo kaj kiel spico.

Vidu ankaŭ

Spicoj


Chili (krydderi) | Paprika | Chile pepper | Pimiento | Piment | Cabai | ピーマン | Cili | Paprika | Paprika | 辣椒

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Papriko".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld