Flanka rivero de Pado, Stura di Demonte, eĉ fontas nur 60 km de la Tirena maro.
Pado havas ĝeneralan direkton okcident-orientan kaj trafluas vastan ebenaĵon (Pada ebenaĵo) kreitan de ĝi. Tiu ebenaĵo estas tre malalta; la urbo Alessandria, 260 km de la maro, altas nur 95 metrojn. En partoj de sia fluo Pado estas pli alta ol la ĉirkaŭa tereno, ĉar ĝi alŝutis naturajn digojn ĉe siaj flankoj.
Ĉe sia fino Pado formas delton de ĉ. 380 km², kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. En la delto Pado disiĝas en centojn da fluoj, inter kiuj kvin grandaj (Po di Maestra, Po della Pila, Po delle Tolle, Po di Gnocca kaj Po di Goro).
Pado povas esti ankaŭ vojeto, ekz. en montaroj.
Monda Naturheredaĵo de UNESKO | Riveroj en Italio | Italio
По (рака ў Італіі) | По | Pád | Po | Po (Fluss) | Po River | Po | Pô | Río Po | פו (נהר) | Pó | Po | ポー川 | 포 강 | Po (rivier) | Po | Pad | Rio Pó | По (река) | Pád (rieka) | Pad | Po | Po Nehri | Po