article

Sciencisto > Otto VON GUERICKE > Historio de scienco kaj teknologio


La germana fizikisto kaj inĝeniero Otto VON GUERICKE (origine: Otto VON GERICKE) naskiĝis je la 20-a de novembro 1602 en Magdeburg kaj mortis je la 11-a de majo 1686 en Hamburgo. Li unue studis juron en Leipzig, Helmstedt kaj Jena, poste li transloĝiĝis al Leiden por studi tie krom juro ankaŭ matematikon, natursciencon kaj la konstruadon de fortikaĵoj. En la jaro 1626 li revenis al Magdeburg, kie li ekde 1646 estis unu el la kvar urbestroj. En 1681, kiam en sia hejmurbo divastiĝis la pesto, li transloĝiĝis al Hamburgo.

Grandaj meritoj de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo. Li donis la pruvon ke vakuo ekzistas kaj povas esti produktata. El multaj eksperimentoj, per kiuj li publike montris la ecojn de la vakuo, plej famaj estas tiuj de la du duongloboj ("Magdeburgaj duongloboj"): li kunigis ilin, elpumpis la aeron kaj po ok (poste 12 kaj 20) ĉevaloj ligitaj al ĉiu flanko ne povis disigi ilin.

La Universitato de Magdeburg estas nomata laŭ Otto von Guericke.

Naskiĝintoj en 1602 | Mortintoj en 1686 Dosiero:Guericke.png| Dosiero:Otto von Guericke.jpg| Dosiero:Magdeburg Guericke.jpg| Dosiero:Elektrisiermaschine.jpg|

Otto von Guericke | Otto von Guericke | Otto von Guericke | Otto von Guericke | オットー・フォン・ゲーリケ | Otto von Guericke | Otto von Guericke | Otto von Guericke | Герике, Отто фон | Otto von Guericke | Otto von Guericke

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Otto von Guericke".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld