Skribarto > Ortografio < Lingvo
Oni ordinare pretermencias aŭ ne enkalkulas en ortografio bazaĵojn, kiaj:
Pli ofte oni parolas pri ortografio, se la skribsistemo prezentas iajn malfacilojn. Malfacilojn ĝi prezentas, se la nombro de skrib- kaj leg-reguloj estas konfuze granda.
Kelkaj homoj parolantaj iujn lingvojn kiel ekzemple la hispanan opinias ke oni devus adapti la ortografion al la parola maniero, simpligante la alfabeton en la kazoj de literoj kun la sama sono, sed la kontraŭargumento estas ke se oni ne konservas la ortografion oni ne povas rekoni la etimologion de la vortoj. Aldone, en iuj lingvoj, kiel la angla, ortografio, kiu ne tute kongruas kun la parola maniero, ebligas pli-malpli komunan ortografion tra diversaj dialektoj, kvankam la vortoj estas prononcataj diversmaniere en la diversaj dialektoj. En la ĉina, ekzemple, la diversaj parolataj dialektoj tute ne estas reciproke kompreneblaj, kaj komuna ortografio, kiu nur malbone kongruas kun la parola maniero, ebligas skriban interkomunikadon. Kp. kun grafismo.
Por multaj lingvoj ekzistas aŭtoritata akademio, kiu decidas pri lingvaj aferoj, kaj inter ili difinas la ortografion. Ekzemple, la Académie française por la franca kaj la Akademio de Esperanto por Esperanto. Aliflanke, ne ekzistas tia akademio por la angla, kaj la angla ortografio estas fiksita de decidoj de instruistoj, redaktistoj, kaj neformalaj grupoj de eminentaj verkistoj.
La ortografion de Esperanto difinas la Akademio de Esperanto. Grava ŝanĝo en la Esperanta ortografio neniam okazis. Sed en 1921 estis aprobita forlasi la sonkombinon rĥ por rk, en vortoj kiel monarĥio > monarkio, anarĥio > anarkio. Tio ja estis grava ŝanĝo, sed ĝi ne vere rilatis al la ortografio, sed al la Esperanta lingvo mem.
Vidu ankaŭ jenon:
X-sistemo - H-sistemo - Ĉapelitaj literoj - EgzismoOrthographie | Правопис | Reizhskrivadur | Ortografia | Pravopis | Retskrivning | Orthographie | Ορθογραφία | Orthography | Ortografía | Ortografia | Orthographe | Ortografía | אורתוגרפיה | Pravopis | Helyesírás | Ortografia | 正書法 | Orthographia | Schriefwies | Spelling | Ortografia | Ortografia | Орфография | Orthography | Ortografi | Ortografeye | 正字法 | Chiàⁿ-jī-hoat
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ortografio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world