En matematiko, opo estas finia vico de objektoj, aŭ listo de limigita nombro de objektoj. Opoj estas uzataj por priskribi matematikajn objektojn kiuj konsistas el certaj komponantoj. Ekzemple, orientita grafeo estas difinita kiel opo (V, E) kie V estas la aro de verticoj kaj E estas subaro de V × V kiu signifas la randojn.
La termino devenas kiel abstraktado de la vico: unuopo, duopi, triopo, kvaropo, kvinopo, ... n-opo. Opo de longo n estas kutime priskribita kiel n-opo. n povas esti ĉiu pozitiva entjero.
La ĉefaj propraĵoj kiuj diferencigas opon de, ekzemple, aro estas tiuj ke: (1) ĝi povas enhavi la saman objekton pli unu foje kaj (2) la objektoj aperas en certa ordo. Noto ke (1) diferencigas opon de orda aro kaj ke (2) diferencigas opon de multaro. Ĉi tio estas ofte formaligita per jena regulo por idento de du n-opoj:
En komputiko, opo povas havi du klarajn signifojn. Tipe en funkciaj kaj iuj aliaj programlingvoj, opo estas datuma objekto kiu tenas kelkajn objektojn, simila al matematika opo. Tia objekto estas ankaŭ sciata kiel rikordo.
En iuj lingvoj kaj aparte en datumbaza teorio, opo estas kutime difinita kiel finia funkcio kiu surĵetas nomojn de ĉelojn al certaj valoroj. Ĝia celo estas la sama kiel en matematiko, sed ĉi tie ĉi tiuj komponantoj estas identigitaj per unika kampa nomo sed ne per pozicio, kio ofte donas pli afablan skribmanieron.
Ekzemplo de tiaspeca opo:
Datuma regado | Matematika skribmaniero | Vicoj | Aroteorio
Uspořádaná n-tice | Tupel | Tuple | Tupla | N-korteež | N-uplet | Tupla | タプル | Kortežs | Tupel | Krotka | Tuplo | Кортеж | Кортеж | 多元组