Ondo estas perturbo kiu antaŭenigas sin tra ia medio; ondo povas translokigi energion de iu loko al alia sen daŭra formovo de la partikloj de la medio. Anstataŭe, ĉiu loko oscilas ĉirkaŭ pozicio fiksita.
Speco de ondo kiun ni ofte renkontas estas sono - mekanika ondo kiu antaŭenigas sin tra la aero, likvidoj, aŭ solidoj, kaj havas frekvencon detektebla per la aŭda sistemo. Lumo, radiaj ondoj, X-radioj, ktp. konsistigas elektromagnetan radiadon, kie la antaŭeniĝo estas perturbo de la elektromagneta kampo. Por multaj homoj, la vorto "ondo" pensigas pri marondoj, kiuj estas perturboj tra akvo. Ankaŭ gravaj estas la sismaj ondoj de tertremoj, kiuj ekzistas en specoj S, P, kaj L.
Ĉiu ondo traktas sin simile dum certaj kutimaj okazoj. Al ĉiu ondo povas okazi la jenaj:
Transversa ondo povas polariziĝi. Kutime transversa ondo povas oscili laŭ iu ajn angulo je la plano malparalele je la direkto de irado -- ĉi tiaj nomiĝas nepolarizitaj ondoj. Polarizado signifas, ke oni kreas lumon kiu oscilas laŭ nur unu plano malparalele je la direkto de irado.
| Ondo | ||
| d i s m o v o | unda-sintexto.png | λ = ondlongo
x = amplitudo |
| distanco | ||
Eblas priskribi ondon laŭ kelkaj variajhoj, ĉefe la jenaj: frekvenco, ondolongo, amplitudo, kaj periodo. La amplitudo mezuras la grandecon de la maksimuma moviĝo en la medio dum unu ciklo de la ondo; la mezurunuo varias laŭ la speco de la ondo. Ekzemple, ondo en ŝnuro havas amplitudon mezuratan laŭ distanco (metroj), sonondo laŭ premo (paskaloj), kaj elektromagneta ondo laŭ la amplitudo de la elektromagneta kampo (voltoj po metro). La amplitudo povas resti plata (tiuokaze la ondo estas kontinua ondo), aŭ povas varii laŭ tempo kaj/aŭ pozicio. La formo de la amplitudvariado estas la envelopo de la ondo.
La periodo (T) estas la daŭro, kiu pasas dum unu plena oscilado de la ondo. La frekvenco (F) kalkulas kiom da periodoj okazas dum unu tempunuo, kaj mezuriĝas laŭ hercoj. Ĉi tiuj rilatas jene:
Kiam oni esprimas ondon matematike, la angula frekvenco (ω, radianoj/sekondo) ofte estas uzata; tiu rilatas la frekvencon jene:
Ondo kiu restas unuloke nomiĝas staranta ondo, ekzemple vibrado ĉe violinŝnuro. Ondo kiu moviĝas nomiĝas vojaĝanta ondo, kaj havas perturbon kiu varias kaj laŭ tempo t kaj laŭ distanco z. Tiu esprimiĝas matemetike jene:
tiel, kiel A(z,t) estas la amplitudenvelopo de la ondo, k estas la ondonombro kaj φ estas la fazo. La rapido v de la ondo estas:
tiel kiel λ nomas la ondolongon de la ondo.
Laŭ la plej ĝenerala senso, ne ĉiu ondo estas sinusoida. Unu ekzemplo de ne-sinusoida ondo estas ekpremo kiu sekvas ropon restantan je la tero. Laŭ la plej ĝenerala senso, iu ajn funkcio de x, y, z, kaj t kiu estas ne-triviala solvo je la onda ekvacio estas ondo. La onda ekvacio estas diferencia ekvacio kiu priskribas harmonan ondon trapasantan iun medion. La ekvacio formas malsame, laŭ la medio kaj transmetado.
La onda ekvacio de Schrödinger priskribas la onduman traktadon de partikloj ĉe kvantuma fiziko. Solvoj kontraŭ tiu ekvacio estas ondaj ekvacioj, per kiuj oni povas priskribi la densecon da ebleco de iu partiklo.
Ankaŭ vidu:
Golf (fisika) | موجة | Вълна | Ona | Ton | Bølge | Welle (Physik) | Wave | Onda (física) | Uhin | Aalto | Onde | Onda (física) | גל | Hullám | Gelombang | Onda (fisica) | 波動 | boxna | 파동 | Pêl | Banga | Gelombang | Bülg | Golf (natuurkunde) | Fala | Onda | Волна | Wave (physics) | Valovanje | Таласи | Mekaniska vågor | คลื่น | Chuyển động sóng | 波 | 波