Olympic flag.svg | Olympic flame at opening ceremony.jpg La Olimpiaj ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta turniro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigitaj en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konataj kiel la someraj Olimpikoj, okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1896, kun escepto de la unua kaj dua mondmilitoj. Speciala versio por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komenciĝis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro kiel la someraj Olimpikoj.
En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.
En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.
La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m).
Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.
Diver2.jpg La Olimpiaj ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de Coubertin, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.
Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi Olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.
ألعاب أولمبية | Olimpiya | Олимпийски игри | Olimpijske igre | Jocs Olímpics | Olympijské hry | Gêmau Olypaidd Modern | Olympiske lege | Olympische Spiele | Ολυμπιακοί Αγώνες | Olympic Games | Juegos Olímpicos | Kaasaegsed olümpiamängud | Olympialaiset | Jeux Olympiques | Olympyske Spullen | Cluichí Oilimpeacha | Xogos Olímpicos | המשחקים האולימפיים | Olimpijske igre | Olimpiai játékok | Ludos Olympico | Olimpiade | Giochi Olimpici | 近代オリンピック | 올림픽 | Olympia (certamina) | Olympesch Spiller | Olympische Speule | Olimpinės žaidynės | Олимписки игри | Sukan Olimpik | Olympische Spelen | Olympiske leikar | Olympiske leker | Igrzyska olimpijskie | Jogos Olímpicos | Олимпийские игры | Jòcura Olìmpici | Olimpijske igre | Olympic Games | Olympijské hry (moderné) | Olimpijske igre | Олимпијске игре | Olympiska spelen | ஒலிம்பிக் விளையாட்டுக்கள் | กีฬาโอลิมปิก | Olimpiyat Oyunları | Olímpia Uyınnarı | ئولىمپىك | Олімпійські ігри | Thế vận hội | 奥林匹克运动会 | Olympia Ūn-tōng-hoē
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Olimpiaj ludoj".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world