Matematiko > Nombro > Okuma sistemo
La okuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 8. La sistemo havas nur 8 signojn por skribi nombrojn, nome: 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6 kaj 7.
La nombro 8 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (oni legu: "dek", aldonante: "kun bazo ok"). Ĉiu unito de sekva grado estas 8-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unitoj de okuma sistemo sin prezentas vico de nombroj: 8, 64, 512, …, 8n, ..
Por skribi dekuman nombron en okuma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 2 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:
Poste oni grupigas triopojn de la ciferoj en la duuma por havi rezulton en la okuma sistemo:
Tiamaniere, la okuma skribo de la nombro 43 (101)(011) estas: 538.
Aŭ oni konsekvence per 8 kaj skribas ricevitajn restojn 0...7 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:
Tiamaniere, la okuma skribo de la nombro 43 estas: 538.
Tia sistemo havas kelkajn avantaĝojn kaj ĝi estas uzata en iuj komputadaj kalkuloj, sed por ordinara uzo ĝi estas maloportuna.
Vidu ankaŭ:
Oktale talsystem | Oktalsystem | Octal | Sistema octal | Système octal | בסיס אוקטלי | Sistema numerico ottale | 八進記数法 | 팔진법 | Octaal | Åttetallsystemet | Ósemkowy system liczbowy | Sistema octal | Восьмеричная система счисления | เลขฐานแปด | 八进制
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Okuma sistemo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world