article

Geografio > Afriko > Okcidenta Saharo


Okcidenta Saharo (EH en ISO 3166) estas dezerta regiono de nordokcidenta Afriko, apud Atlantika Oceano. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa ŝtato, aliaj agnoskas ĝin parto de Maroko.

Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas 267.405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estas dialekto de la araba nomata hasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, la hispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficiala araba, kun uzo de la franca.

La ĉefurbo estas Ajuno. Aliaj urboj: Daĥlo.

Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭe Hispana Saharo) en 1976 (la invado komencis per ŝtate kontrolata marŝo de multaj senarmiluloj, nomata la Verda marŝo), kaj la ceteron de la teritorio en 1979, post la retiriĝo de Maŭritanio. Gerila milito fare de la Fronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) kontestanta la suverenon de Rabat finiĝis en 1991 per pafado-ĉeso. Por forteni la gerilanojn ekster de la okupata regiono, Maroko dum pluraj jaroj konstruis en la dezerto la Marokan muron, kiu ĉe 2.720 kilometroj dividis la du grupojn, sed samtempe ankaŭ apartigis membrojn de multaj saharanaj familioj. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi en dezertaj tendumejoj en Alĝerio, kie ili formis ŝtaton kun la nomo Araba Sahara Demokratia Respubliko, agnoskita de OAU kaj Afrika Unio. ASDR-anoj dependas de internacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.

La dezerteco fokusas ekonomion je fosfatominado en Bukraa kaj fiŝkaptado.

Okcidenta Saharo

Vidu ankaŭ jenon:



Wes-Sahara | Sajara Ozidental | الصحراء الغربية | Sáhara Occidental | Западна Сахара | Zapadna Sahara | Sàhara Occidental | Západní Sahara | Gorllewin Sahara | Vestsahara | Westsahara | Western Sahara | Sahara Occidental | Lääne-Sahara | Mendebaldeko Sahara | Länsi-Sahara | Sahara occidental | סהרה המערבית | Zapadna Sahara | Nyugat-Szahara | Sahara Barat | Vestur-Sahara | Sahara Occidentale | 西サハラ | 서사하라 | Vakarų Sachara | Rietumsahāra | Западна Сахара | Sahara Barat | Westelijke Sahara | Vest-Sahara | Vest-Sahara | Sahara Zachodnia | Saara Ocidental | Sahara Occidentală | Западная Сахара | Zapadna Sahara | Western Sahara | Západná Sahara | Zahodna Sahara | Западна Сахара | Västsahara | Western Sahara | Batı Sahra | Sara Coûtchantrece | 西撒哈拉 | Sai Sahara

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Okcidenta Saharo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld