Oblasto (ruse kaj ukraine область, (beloruse вобласць / Voblasc; en Esperanto laŭvorte "regiono" aŭ "areo") estas la nomo de supera administra unuo en Belorusio, Bulgario, Kirgizio, Ukrainio kaj Kirgizio.
Belorusio
Belorusio estas dividita je ses
oblastoj (pluralo beloruse „Voblasci“).
Bulgario
De 1997,
Bulgario konsistas el 28
oblastoj. Antaŭe, ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj, kiuj ankaŭ portis tiun nomon.
Kirgizio
Kirgizio konsistas el sep
oblastoj kaj unu sendependa urbo.
Rusio
En la
Rusa Federacio oblasto estas administra unuo kun malpli da aŭtnomio ol
respubliko. Fakte dum lastaj jaroj la nivelo de aŭtonomeco de
respublikoj,
oblastoj kaj
krajoj (
regionoj) iĝis komparebla.
Oni uzas vorton provinco en Esperanto por oblastoj de Rusio.
Ukraine
Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sevastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo
Krimeo, kaj 24
oblastoj.
Vidu ankaŭ
Departemento (Francio, Hungario)
Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
Grafejo (Britio)
Kantono (Svisio)
Vojevodio (Polio)
Geografio
Област | Óblast | Oblast | Oblast | Óblast | Oblast | Oblast | Oblast | Oblast | Oblast | Область (география) | Oblast | Область