Geografio > Ameriko > Meksiko > Oaxaca < provinco
| http://upload.wikimedia.org/wikipedia/es/f/f7/Mapa_de_Oaxaca_en_Mexico.png |
Ĝi situas sude ĉe la pacifika marbordo kaj okupas la pliparton de la terkolo (istmo) de Tehuantepec, kies atlantika flanko apartenas al Veracruz.
Ĝi havas areon de 94.000 km² kaj loĝantaron de 3,4 milionoj kaj dividiĝas en 570 komunumojn (municipojn), rekorda nombro. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Oaxaca de Juárez. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-OAX".
La nomo de la provinco devenas el la naŭatla lingvo, en kiu "ŭaĥjakak" signifas "pinte de la guaje-arboj". La nomepiteto de la ĉefurbo rilatas al prezidento Benito JUÁREZ, filo de la provinco.
Kvankam Oaxaca havas belajn plaĝojn, ĝia plej grava ekonomia branĉo estas la agrokulturo. Gravas ankaŭ kelkaj artmetioj, ekzemple la produktado de indiĝenaj skulptaĵoj kaj teksaĵoj kaj de oraĵoj.
=Ekstera ligo= oficiala retpaĝejo
Estat d'Oaxaca | Oaxaca (stat) | Oaxaca | Oaxaca | Oaxaca | Oaxaca osariik | Oaxaca | Oaxaca | État d'Oaxaca | Oaxaca (stato) | オアハカ州 | Oaxaca | Oaxaca | Oaxaca | Oaxaca | Oaxaca (delstat) | 瓦哈卡州