article

Norda Poluso estas la plej norda punkto de iu planedo. Oni povas difini la Nordan Poluson de planedo plurfoje. Iafoje, la Norda Poluso de la Tero lokas en la Arkta Oceano.

Astronomia difino de Norda Poluso


Astronomoj difinas la nordan "geografian" poluson de astro laŭ planeda poluso en la sama hemisfero kiel la norda poluso de Tero. Iuj korpoj de la solsistemo (kiel la luno de Saturno, Hiperiono) mankas geografian nordan poluson. Ili rotacias ĥaose pro ties malregula formo kaj gravita influo de proksimaj planedoj kaj lunoj.

Kiel difini Nordan Poluson


Jen pluraj fojoj de kiuj oni povas difini la Nordan Poluson:

  • Geografia Norda Poluso estas la norda punkto kie la tera akso samlokas la teran ŝelon.
  • Magneta Norda Poluso

Minaco de tera varmiĝo


Kreskantaj temperaturoj en la regiono ĉirkaŭ la Norda Poluso estas jam draste ŝanĝintaj la tiulokajn vivkondiĉojn, kondukante al ĝis nun ne konataj vivminacoj. Por la arktaj bestoj iĝas tro varme. Tiu informo rezultas el esploro pri ĉanĝiĝoj en la arkta klimato fare de WWF (Mondvasta Fondaĵo pri Naturo). Decembre en Frankfurto spertulo de tiu organizaĵo, Stefano Singer, atentigis pri la ekzemplo de la marbordejoj de Norda Alasko, kie la mezumaj temperaturoj hodiaŭ estas 4 gradojn pli altaj ol en la antaŭa jarcento. Kulpa estas la aera poluado fare de industrio kaj trafiko, kaŭzanta la tiel nomatan forcej-efikon. „Arkto estas kvazaŭ febrotermometro por la tuta globo", Singer sciigis. „Tie ŝanĝiĝoj de la klimato videbliĝas speciale klare". Nuntempe la jara mezuma temperaturo en Arkto estas minus kvin gradoj. Se la temperaturo konsiderinde pli altiĝos, la nombro da rangiferoj draste malaltiĝos. Ankaŭ polusaj ursoj, fokoj, polusaj vulpoj kaj multaj migrantaj birdoj estos minacataj. Kiom dependa de la klimato estas la pluvivo de la rangiferoj, montris savkampanjo en la orientaj vastejoj de Rusio. Tie 100 000 rangiferoj endanĝeriĝis malsatmorti, ĉar neĝoŝtormoj kun posta glacia pluvado sternis nepenetreblan glacitavolon sur iliaj paŝtejoj. Oni devis reloki la bestojn en regionon ankoraŭ liverantan nutrajon. Nun plifortiĝinta degelo de la arkta naĝglacio, fruiĝinta printempo kaj maIampleksiĝintaj furaĝejoj endanĝerigas la vivon de preskaŭ ĉiuj arktaj bestoj.

Vidu ankaŭ


Dosiero:Pole im Nordpolarmeer.png| Dosiero:Pokrywa lodowa 1999.jpg| Dosiero:Arctica surface.jpg| Dosiero:NASA seaice 2005 lg.jpg|
Navigado | Geografio | Geologio

Polu Norte | Pegwn y gogledd | Nordpolen | Pole der nördlichen Hemisphäre | North Pole | Polo Norte | Pohjoisnapa | Pôle Nord | Noardpoal | Polo Nord | 北極点 | Noordpool | Biegun Północny | Pólo Norte | Polul Nord | North Pole | Severni tečaj | Nordpolen | 北极

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Norda Poluso".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld