article

Kemio > Nobla gaso


Estas almenaŭ ses noblaj gasoj: heliumo - (atomnumero 2), neono - (10), argono - (18), kriptono - (36), ksenono - (54), kaj radono - (86). Ĉar ili havas kompletan eksteran elektronan ŝelon, ili malofte formas kombinaĵojn kaj estas tre stabilaj. Ekzemple, oni uzas heliumon anstataŭ hidrogenon en aerŝipoj, ĉar heliumo estas pli stabila gaso. La noblaj gasoj estas en la lasta kolumno de la perioda tabelo (18 aŭ VIII).

Mendeleev ne havis noblajn gasojn en sia perioda tabelo ĉar tiam neniu estis malkovrinta ilin. Sed en 1868, Pierre Jules Cesar Janssen malkovris heliumon en la suno. En 1894, RAMSAY malkovris la unuan noblan gasan elementon ĉi tie en la tero, gason en la aero, kaj li nomis ĝin argono. En 1898, kriptono kaj neono malkovriĝis, kaj en 1900 Friedrich Ernst Dorn malkovris radonon.

Heliumo okazas je 5,24 ppm (partoj per miliono) en la atmosfero. Argono estas pli abunda (9 340 ppm), neono havas 18,18 ppm, kriptono 1,14 ppm, kaj ksenono havas nur 0,087 ppm.

Oni uzas noblajn gasojn en inkandeskaj, fluoreskaj, kaj "neonaj" lampoj. Ofte oni uzas argonon por protekti gravajn historiajn dokumentojn de oksidiĝo.

Dosiero:HeTube.jpg|Koloro de lumanta Heliumo Dosiero:NeTube.jpg|Koloro de lumanta Neono Dosiero:ArTube.jpg|Koloro de lumanta Argono Dosiero:KrTube.jpg|Koloro de lumanta Kriptono Dosiero:XeTube.jpg|Koloro de lumanta Ksenono Dosiero:SMAW.welding.af.ncs.jpg|Veldo kun uzo de nobla gaso Dosiero:GMAW weld area.png|Skemo de veldo kun uzo de nobla gaso

Gasoj | Kemiaj elementoj

غاز نبيل | Gas noble | Благороден газ | Gas noble | Inertní plyn | Ædelgas | Edelgas | Noble gas | Gas noble | Väärisgaasid | گازهای نجیب | Jalokaasu | Tey Óvirknu Loftevnini | Gaz noble | גז אציל | Plemeniti plinovi | Nemesgáz | Gas mulia | Eðallofttegund | Gas nobili | 第18族元素 | 비활성 기체 | Inertinės dujos | Cēlgāzes | Gas nadir | Eddelgas | Edelgas | Edelgass | Edelgass | Gaz szlachetny | Gás nobre | Инертные газы | Noble gas | Vzácny plyn | Žlahtni plin | Племенити гас | Ädelgas | ก๊าซมีตระกูล | Soygaz | Khí hiếm | 稀有气体

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Nobla gaso".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld