Noam chomsky.jpg Noam Avram CHOMSKY avram ĉomski (naskiĝis la en Filadelfio, Pensilvanio, Usono) estas profesoro pri Lingvistiko ĉe Massachusetts Institute of Technology (MIT) kaj unu de la plej gravaj lingvosciencistoj. Liaj laboroj pri generativa lingvistiko kaŭzis la malgraviĝon de la kondutismo kaj la graviĝon de la kognitivaj sciencoj. Krom lia lingvista laboro, li konatas kiel grava anarĥiisto kaj akra kritikanto de la Usona politiko.
Chomsky naskiĝis en 1928 en Filadelfio, Pensilvanio, kiel filo de juda erudito William Chomsky. En la jaro 1945 li ekstudis en Universitato de Pennsylvania filozofion kaj lingvistikon. Inter liaj instruistoj estis lingvosciencisto Zellig Harris. La anarĥisma konvinko de Chomsky elformiĝis jam en la 1940-aj jaroj influite de la Hispana Enlanda Milito. Li havis tiutempe ankaŭ kontaktojn al la cionismaj organizaĵoj.
Komence de la 1950-aj jaroj, studis li kelkajn jarojn en Universitato Harvard, ĝis li en 1955 doktoriĝis pri lingvistiko en la Universitato de Pennsylvania. En lia doktoriĝa laboro jam aperis kelkaj ideoj, kiujn li pluevoluigis en la libro Sintaksaj strukturoj. Ĝi aperis en 1957 kaj hodiaŭ estas taksata la plej konata verko de la lingvoscienco.
Post distingo per la doktora titolo, Chomsky instruis kiel profesora asistento kaj ekde 1961 kiel profesoro pri lingvistiko kaj filozofio ĉe MIT. En la 1960-aj jaroj li ellaboris revolucian lingvosciencan laboron. Ekde tiam li rekonatas kiel teoretikulo de tiu kampo.
Tiutempe li ekaktivis politike. Ekde 1964 li protestis kontraŭ la Vjetnama milito, kaj same kontraŭ la usona politiko en Kubo, Haitio, Orienta Timoro, Nikaragvo, palestina konflikto ktp. ĝis la hodiaŭa golfa milito, tutmondiĝo kaj novliberalismo.
Lingvistoj | Naskiĝintoj en 1928
نعوم شومسكي | Noam Chomsky | Ноам Чомскі | Ноам Чомски | নোম চম্স্কি | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Νόαμ Τσόμσκι | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | נועם חומסקי | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | ノーム・チョムスキー | 노엄 촘스키 | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noams Čomskis | Ноам Чомски | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Noam Chomsky | Хомский, Аврам Ноам | Noam Avram Chomsky | Noam Chomsky | Ноам Чомски | Noam Chomsky | โนม ชัมสกี | Noam Chomsky | Чомскі Ноам | 诺姆·乔姆斯基
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Noam Chomsky".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world