Geografio > Eŭropo > Nederlando
- |
-bgcolor="#EEE000" | Netherlands flag 300.png | Nl-arms.gif |
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 458, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png
Nederland | Niederlande | Países Baxos | Niðerland | هولندا | Holanda | Нідэрлянды | Холандия | Països Baixos | Nizozemsko | Yr Iseldiroedd | Holland | Niederlande | Ολλανδία | Netherlands | Países Bajos | Holland | Herbehereak | هلند | Alankomaat | Holland' | Pays-Bas | Nederlân | An Ísiltír | Países Baixos - Nederland | 𐌽𐌹𐌸𐌴𐍂𐌰𐌻𐌰𐌽𐌳 | הולנד | Nizozemska | Hollandia | Pais Basse | Belanda | Nederlando | Holland | Paesi Bassi | オランダ | ნიდერლანდი | 네덜란드 | Holanda | Nederlandia | Holland | Nederland | Olandija | Nīderlande | Холандија | Belanda | Eben Eyong | Ompa Atoyaapan | Nedderlannen | Nederlaand | नेडरल्याण्ड | Nederland | Nederland | Nederland | Païses Basses | Holandia | Países Baixos | Ţările de Jos | Olanda | Нидерланды | Olanda | Hollánda | Netherlands | Holandsko | Nizozemska | Holanda | Холандија | Hôlanê | Nederländerna | Uholanzi | ประเทศเนเธอร์แลนด์ | Netherlands | Holani | Hollanda | گوللاندىيە | Нідерланди | Hà Lan | Nedän | Bas Payis | Paises Bajos | 荷兰 | Kē-tē-kok
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Nederlando".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world