article

Mylène FARMER, realnome: Mylène GAUTIER, naskiĝis en Pierrefond, apud Montrealo, Kanado la . Kvankam denaske kanada, ŝi estas konsiderata kiel franca kantistino kaj kantverkistino. Mfcubj2.jpg

Biografio


Ŝi alvenis Francion kiam ŝi estis ok-jara. Ŝiaj adoleskaj jaroj estas turmentoplenaj. Post mezbonaj studoj, ŝi elektas spektaklo-medion, kio malpacigas ŝin kun la gepatroj. Poste ŝi ekludas filmojn, interalie por komercaj reklamoj.

En 1983 ŝi renkontas sian Pigmalionon: Laurent Boutonnat. Komponante muzikojn kaj filmante muzik-videojn, li faros el Mylène stelulinon. Ekde tiam, ŝi trudas sian stilon de juna timulino kaj sian nigran personecon, melankoli-plenan.

En 1984, ŝi prezentas sian unuan kanzonon "Maman a tort" kiu eniras ĉarton 'TOP 50', kaj rivelas ŝin al la publiko. Ŝi tiam adoptas Mylène Farmer kiel nomon, omaĝe al usona aktorino Frances Farmer. Tiu unua provo estas sekvata de multaj unuopaj diskoj, inter kiuj famkonata "Libertine" en 1986. Alvenas ŝia unua albumo "Cendres de Lune", kiun recenzo akceptas senrezerve.

Ŝi revenas en 1987 kun gramofondisko "Tristana", kies tekston ŝi subskibis, kaj denove rendevuas kun sukceso. En 1988, alvenas ŝia dua albumo "Ainsi soit je", promociita per "eksplodoj" "Sans contrefaçon" kaj "Pourvu qu'elles soient douces". Vendiĝas pli ol 1,800,000 ekzempleroj, kio ebligas al ŝi ricevi diskon de diamanto, kaj unuan premion en la francaj 'Victoires de la Musique'.

Ŝi revenas en 1991 kun eltiraĵo "Désenchantée", el sia tria albumo "L'autre", kio enirigas ŝin en libron de rekordoj dank'al preskaŭ 2 milionoj da ekzempleroj venditaj. Tie ankaŭ troviĝas "Regrets", duope kun Jean-Louis Murat, unu el la malmultaj kantistoj kiuj eniris Farmer-universon, kaj ĉefe la tre polemika "Beyond my control", kiu estos cenzurita. Samtempe alvenas albumo de remiksoj Dance remixes, kie troviĝas premiero, "Que mon cœur lâche", por kiu Luc Besson filmos muzik-videon. Ĉiam-daŭra sukceso.

Ŝi tamen mispaŝas per sia filmo Giorgino. Post longaj jaroj da silento, kiam ŝi ekziliĝas al Kalifornio, alvenas ŝia kvara Albumo "Anamorphosée" en 1995. Albumo kun multe pli rok'aj sonoroj, el kiu memorindas la bonegaj "XXL" kaj "California", kies muzik-video filmita de Abel Ferrara, estas juvelŝtono. Albumo "Live à Bercy" alvenas en 1997 kaj registriĝas vend-rekordo ĝis nun neniam atingita en Francio por 'Live'-albumo. Tie troviĝas kanzono "La poupée qui fait non" verkita de Michel Polnareff kaj kantita duope kun Khaled.

Ŝi revenas en 1999 kun "Innamoramento", albumo kun multe pli serena kaj gaja tono, kie troviĝas multaj ŝlagroj inter kiuj "Innamoramento" kaj "Je te rends ton amour", cenzurita de supera televida instanco CSA. La 5-an de decembro 2000, Mylenium Tour ekvendiĝas kaj registras plej grandan vendon en la fino de tiu jarmilo.

Ŝi estas unu el la plej famaj franclingvaj kantistinoj de la du lastaj jardekoj.

Bibliografio


  • 2003: Lisa - Loup et le conteur, Mylène Farmer, Editions Anne Carrière

Diskografio


Albumoj

Alaqlocd.jpg
  • 1986: Cendres de lune
  • 1988: Ainsi soit je
  • 1989: En concert
  • 1991: L'autre
  • 1992: Dance Remixes
  • 1995: Anamorphosée
  • 1997: Live à Bercy
  • 1999: Innamoramento
  • 2000: Mylenium Tour
  • 2001: Les Mots (Best of)
  • 2003: Remixes
  • 2005: Avant que l'ombre...

Unuopaj diskoj

Mfjetere.jpg
  • 1991: Désenchantée
  • 1996: California
  • 1999: L'Âme-stram-gram
  • 1999: Je te rends ton amour ("Mi redonas vian amon": tiu kanzono omaĝas al pentristo Egon Schiele)
  • 2000: Optimistique-moi
  • 2000: Dessine-moi un mouton ("Ci desegnu por mi ŝafon": fama eldiro el La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry)
  • 2000: Innamoramento
  • 2001: L'histoire d'une fée, c'est...
  • 2001: Les mots (duope kun Seal)
  • 2002: C'est une belle journée
  • 2002: Pardonne-moi
  • 2005: Fuck them all
  • 2005: Q.I
  • 2005: Redonne-moi
  • 2006: L'amour n'est rien...

Videografio


  • 1989: En concert (VHS)
  • 1997: Live à Bercy (DVD)
  • 2000: Music Videos (DVD)
  • 2000: Music Videos II&III (DVD)
  • 2000: Mylenium Tour (DVD)
  • 2001: Les Mots (Best of) (ekstra DVD) (muzik-video "Les mots")
  • 2005: Avant que l'ombre... (ekstra DVD) (muzik-video "Fuck them all")
  • 2006: L'Amour n'est rien... Remixes (KD) (inkluzivas muzik-videon "L'amour n'est rien")

Internaj ligoj:


Eksteraj ligoj:


  • http://milenia.ifrance.com (Mylène Farmer: tekstoj de kanzonoj + tradukoj) (en esperanto!)
  • http://www.mflt.net (Милен Фармер: Песни и переводы / Mylène Farmer: Kanzonoj kaj tradukoj) (RU+EN)
  • http://lamournestrien.artistes.universalmusic.fr/ muzik-video L'amour n'est rien

Kanadaj kantistoj | Francaj kantistoj | Franclingvaj kantistoj | Naskiĝintoj en 1961

Mylene Farmer | Mylène Farmer | Mylène Farmer | Mylene Farmer | Mylène Farmer | Mylène Farmer | Mylène Farmer | Mylene Farmer | Mylène Farmer | Mylène Farmer | ミレーヌ・ファルメール | Mylène Farmer | Mylène Farmer | Mylène Farmer | Фармер, Милен | Mylène Farmer | Фармер Мілен

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Mylène Farmer".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld