Muntoĉeno (angle asssembly line laŭ la industriisto Henry Ford, kiu unuafoje larĝe aplikis ĝin) estas produkta proceso, dum kiu ruliĝanta stablo transportas konstruatan produkton de unu laboristo aŭ grupo de laboristoj al la sekva, kaj ĉiu laboristo aŭ grupo muntas iun difinitan parton al la produkto aŭ alimaniere prilaboras ĝin en difinita maniero. La produkto-grupo fadeniĝas kiel perloĉeno - tial la nomo. Ĉiu laboristo faras nur malmultajn difinitajn movojn, ĉiam ripete, kaj povas atingi pli da rapideco en produktado, ol se la paŝoj al la fina produkto, kiun plenumas la unuopa laboristo, estas pli komplikaj.
Tiu produkta proceso unuafoje grandkvante aplikiĝis en la aŭomobila produktejo de Henry Ford kaj liaj kunlaborantoj, komence de la 20a jarcento en Usono, kaj tiu kompanio poste konstruis muntoĉenajn aŭtomobilajn produktejon ĉie en la mondo kaj tiel rapide disvastigis la koncepton.
Referenco:
Esperanto Dictionary, de J. C. Wells (1992)
Fließbandfertigung | Assembly line | פס ייצור | Lopende band | Montagem em série | Tekoči trak
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Muntoĉeno".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world