article

Botaniko > Dukotiledonaj plantoj > Morusacoj < Frukto


Moruso
Moruso.jpg
Matura frukto de morusujo
Biologia klasado
Regno Plantoj Plantae
-
Divizio Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo Rosales
Familio Morusacoj Moraceae
Genro Moruso Morus
Specioj (vidu artikolon)

Moruso estas frukto de morusujo aŭ morusarbo, kiu estas genro de 10-16 specioj de deciduaj arboj indiĝenaj en varmaj moderaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj Nord-Ameriko (ĉefe en Azio).

Priskribo


Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj kelkaj specioj estas bongustaj. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.

Agnoskitaj specioj


Pli ol 150 speciaj nomoj estas eldonitaj, sed nur 10-16 estas ĝenerale akceptitaj. Sekvas kelkaj agnoskitaj specioj:-

  • Morus alba (Blanka moruso, orienta Azio)
  • Morus australis (Ĉina moruso, sudorienta Azio)
  • Morus mesozygia (Afrika moruso, suda kaj centra Afriko)
  • Morus microphylla (Teksasa moruso, sudcentra Nord-Ameriko, Teksaso, Meksiko)
  • Morus nigra (Nigra moruso, sudokcidenta Azio)
  • Morus rubra (Ruĝa moruso, orienta Nord-Ameriko)

Fruktoj

Moruše | Morbær | Maulbeeren | Mulberry | Morus alba | Mûrier | Eperfa | Bebesaran | Morus (botanica) | クワ | Moerbei | Morbær | Morwa | Morus | Дуд | Dut | شاتۇت | Шовковиця | 桑树

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Moruso".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld