Morbilo (lat. morbilli) estas infekta febro, karakterizita per haŭtaj ruĝaĵoj kaj atakante precipe infanojn.
Post 10-taga inkubacia tempo aperas la kataraj simptomoj: ekas tusado, nazkataro, konjunktiva kataro, febro ĝis 40 Celsiusoj. La duan-trian tagon aperas la t.n. Koplik-makuloj sur la buŝa mukozo kontraŭ la mueldentoj. Lamakuloj estas ne forlaveblaj, blanketa makuloj kun ruĝa ĉirkaŭo. Post la tritaga febro sekvas senfebra periodo kaj je la 14-a tago post la infektado, aperas la tipaj tipaj morbilaj ruĝaĵoj kun nova febro. La erupcioj aperas unuafoje sur la vango, kaj malantaŭ la orelo kaj dum kelkaj tagoj disvastiĝas sur la tuta korpo. La makuloj paliĝas post la 4-5-a tago post la apero.
La febro kaŭzas gravan malviglecon, vomsenton, vomadon. Kvankam la malsano ŝajnas esti tre minaca por la infano, fakte la postrestaĵoj estas tre danĝeraj (tion montras, ke la makuloj ne ekĉesas post 5 tagoj kaj sekvas nova febra fazo).
La tuŝitaj, malsaniĝintaj infanoj akiras imunecon por la tuta vivo.
Malsanoj
Mæslinger | Masern | Measles | Sarampión | سرخک | Tuhkarokko | Rougeole | חצבת | Demam Campak | Morbillo | 麻疹 | Mazelen | Odra (choroba) | Sarampo | Корь | Ružienka | Mässling | Kızamık | Кір | Sởi | 麻疹