article

Biologio > Zoologio


Moluskoj estas filumo de senvertebraj, dusimetriaj, molkorpaj bestoj (Mollusca).

Ĉe ili apris unuafoje dum la filogenezo la ekstera malmola ŝelo (konko), kio ebligis ilian rapidan disvolviĝon. Tiu konko protektis ilin kontraŭ la rabobestoj kaj la eksteraj damaĝaj efikoj.

Korpokonstruo


Ilia korpo ne estas segmentumita. Ilia korpo havas ĝenerale tri ĉefajn partojn: kapon (kiu mankas ĉe la lamenbrakuloj) sur la antaŭa parto, muskolan piedon surventre kaj viscerujon. Sur la kapo troviĝas buŝo, okuloj, palpiloj. La viscerujo kuŝas dorse kun la internaj organoj. La piedo estas dikiĝo de la haŭtmuskolaro. Karakteriza parto de ilia korpo estas la t.n. haŭta mantelo (pallium) surdorse, kiu estas parto de la dorsa epidermo. La glandoj de la mantelo produktas kalkon (CaCO3) sur la eksteran surfacon, kio donas la eksteran malmolan skeleton (konko (valvo)) kaj tiel kovras la mantelon.
La rando de la mantelo etendiĝas postkorpe, ĉefe malantaŭen, tie formanta kavon. En tiu ĉi mantela kavo troviĝas la spirorganoj, tie finiĝas la anuso, reneto ((meta)nephridium) kaj la seksaj organoj.
Ili havas en la buŝkavo raspan langon nomatan radulo (radula).
Ĉe la cefalopodoj formiĝis kapopiedo (kapo+brakoj) kaj funelo (infundibulum).

Spirado


La spirorganoj (diverstipaj brankoj aŭ pulmoj) troviĝas en la mantela kavo, trateksinte per angioj abunde. Sur la surfaco de la spirorganoj ŝanĝiĝas la spirgasoj per difuzo.

Materialtransporto


La cirkula sistemo de la moluskoj konsistas el koro kaj angioj. La moluskoj ne havas kapilarojn. La korpa likvaĵo (la t.n. hemolimfo) fluas tra arterioj (de la koro) al inter la histoj kaj tra vejnoj malrapide reen al la koro. Ĉar la angioj ne formas fermitan reton, tiel oni nomas la tiun transportan sistemon malfermita. ( La cefalopodoj havas preskaŭ fermitan cirkulan sistemon)

Nerva sistemo


Ĝenerale ili havas la t.n. ganglian nervan sistemon.

Sekreciado


tra reneto (metanephridium)

Reprodukto kaj ontogenezo


Ili estas hermafroditaj bestoj (plimulto de la gastropodoj, lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj sen aspekta diferenco (kelkaj specioj de lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj kun forta seksa dimorfismo (sepioj), sed ekzistas bestoj ŝanĝantaj sian sekson (ostroj)

La fekundigita ovoĉelo evoluas ĝenerale al kronlarvo (trochophora) kaj poste al vellarvo (veligera). La plena besto evoluas en metamorfozo. La dolĉakvaj kaj surteraj moluskoj ne havas liberan larvoformon. La sepioj evoluas sen larvoformoj.

Klasifiko


La nun vivantaj moluskoj havas tri gravajn klasojn, kies specioj vivas ĉefe enakve, nur malgranda parto de la gastropodoj vivas surtere.

Vidu ankaŭ


marisko Dosiero:Cuttlefish.jpg| Dosiero:Snail.jpg| Dosiero:Ostracvalve.png| Dosiero:JapanseOester.JPG|


Animaloj

Мекотели | Měkkýši | Bløddyr | Weichtiere | Mollusk | Molusco | Limused | Nilviäiset | Mollusca | רכיכות | Mollusco | Mollusca | Molusko | Mollusca | 軟体動物 | 연체동물 | Malakologija | Мекотели | Weekdieren | Bløtdyr | Mollusca | Mięczaki | Molusco | Моллюски | Мекушци | Blötdjur | Молюски | 软体动物

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Molusko".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld