La milito de Devolucio estis milito inter la Francio de Ludoviko la 14-a kaj habsburga Hispanio ekde la 24-a de majo 1667 ĝis la 2-a de majo 1668. La bataloj ĉefe okazis en Hispana Nederlando. La milito de Devolucio ĉesiĝis per la traktato de Aachen, kiu konfirmis partan francan venkon.
Ekde 1668, Nederlando alianciĝis kun Anglio kaj Svedio kontraŭ Ludoviko la 14-a, por plirapidigi la finon de la milito. Dum la paca traktado en Aachen, la franca reĝo devis do malgravigi siajn kondiĉojn : laŭ la traktato de Aachen, Francio konservis grandan parton de okcidenta Hispana Nederlando, interalie dekdu fortigitaj urboj (inkluzive de Lille), sed redonis Franĉ-Konteon al Hispanio. Ludoviko la 14-a furioziĝis pri la malfideleco de Nederlando des pli, ke li antaŭe ĉiam helpis la Nederlandojn, ekzemple per militista interveno dum la Dua Angla-Nederlanda Milito en 1666. Tiu elrevigo tamen ne fuŝis la gravan feston Grand Divertissement Royal (« Granda Reĝa Amuzo ») en 1670, kiun la reĝo organizis por celebri sian triumfon.
Guerra de Devolució | Devolutionskrigen | Devolutionskrieg | War of Devolution | Devolutsioonisõda | Guerre de Dévolution | Guerra di devoluzione | ネーデルラント継承戦争 | Devolutieoorlog | Devolutionskriget
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Milito de Devolucio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world