Michel Eyquem DE MONTAIGNE (li naskiĝis je la 28-a de februaro 1533 en la Kastelo Montaigne (Dordogne) kaj mortis samloke je la 13-a de septembro 1592) estis franca humanisma verkisto. Per sia ĉefa verko "Eseoj", li metis la bazon de nova literatura ĝenro. Lia senantaŭjuĝa observado de la homoj kaj lia liberala pensado iniciatis la tradicion de la francaj moralistoj.
En la jaro 1570 li rezignis pri ĉiuj oficoj kaj retiriĝis en sian kastelon. Tie li komencis skribi sian ĉefan verkon, la "Eseojn", kiujn li daŭre re-prilaboris. La titolvorton eseo, kiu en la franca signifas "provo", li uzis por distanciĝi de la scienco. En liaj eseoj li priparolas subjektivajn spertojn kaj reflektadojn.
Oni ofte dividas liaj esoj en tri pensaj periodoj: la unua forte stampita de stoikismo, la dua far skeptika krizo (Apologie de Raymon SEBON), la tria personforme epikura, la tuto sen perdi la akiron de la antaŭaj periodoj.
Dum lia juneco li flegis grandan amikecon al Etienne de la Boetie, kiun li vartis ĉe mortlito kiam tiu-ĉi mortis pro pesto. LA BOÉTIE forte influis lin favore al stoikaj ideoj, precipe rilate morto. DE MONTAIGNE flegis amikan rilaton al Marie De Gournay, kiun li komisiis administri lian literaturan heredaĵon.
En la jaro 1580 DE MONTAIGNE skribis siajn unuajn eseojn:Pri potenco kaj regado, Pri la maljunaĝo, pri la simileco inter infanoj kaj patroj kaj pliaj.
Stoika pretigado je la morto, ankaŭ malestimo de eksteraĵoj, kritiko de sciencokredemo, de homa arogo kontraŭ aliaj naturestaĵoj kaj skeptiko pri ĉiaj dogmoj karakterizas liaj eseojn. En ili la libera pensanta individuo traktas vastan temaron, interalie literaturon, filozofion etikon kaj edukon. Li ankaŭ estis inter la unuaj kritiki uzon de torturo, admoni al tolero, kaj laŭdo la sovaĝulojn. Filozofie oni ĝenerale distingas tri periodojn en sia penso: unue stoika, poste skeptika krizo (en sia fama "apologio por Raymondo Sebon") fine epikurismo. Sed fakte li tutlonge restas li mem, kaj estas kontinueco en tio.
http://www.lib.uchicago.edu/efts/ARTFL/projects/montaigne http://www.amisdemontaigne.net http://www.biblioweb.org/-MONTAIGNE-.html http://www.chateau-montaigne.com
Francaj verkistoj | Eseistoj | Naskiĝintoj en 1533 | Mortintoj en 1592
Мишел дьо Монтен | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | מישל דה מונטיין | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | ミシェル・ド・モンテーニュ | 미셸 드 몽테뉴 | Michel de Montaigne | Mišelis de Montenis | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel Eyquem de Montaigne | Монтень, Мишель Эйкем де | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Michel de Montaigne | Монтень Мішель де | 蒙田
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Michel de Montaigne".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world