En la ekonomika teorio, la teorio pri mendado kaj ofertado montras, kiel la prezo kaj la kvanto de varoj estas determinataj de la merkato.
En ĉiu merkato, kiam mendado superas ofertadon, la prezoj emas kreski. Male, kiam ofertado superas mendadon, la prezoj emas malkreski. Tiel la merkato ekvilibriĝas: mendado egalas ofertadon. Prezo estas vidata kiel funkcio de la kurboj de ofertado kaj mendado.
Oni vidas en tiu bildo, ke ekvilibriĝas la merkato, kiam mendado egalas ofertadon, je la prezo p* kaj kvanto Q*. Kiam ofertado estas pli granda ol mendado, la aĉetantojn povas trudi malpli grandan prezon. Kiam mendado estas pli granda ol ofertado, la prezo kreskas, kaj la vendantoj emas produkti pli grandajn kvantojn.
La formo "Mendado kaj ofertado" estas populara esprimo. En ekonomikaj faktekstoj oni plej ofte parolas pri "Proponado kaj postulado" (vidu IKEV, Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro) kaj la lingvo-uzon en Monato
ekonomiko | Artikoloj kun ligiloj al Monato-artikolo
Nachfrage | Supply and demand | 需要と供給 | 需求与供应
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Mendado kaj ofertado".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world