article

Meandro.png Meandro estas unu kurbaĵo de sinua parto de rivero kun aparta konduto, se tero ĉirkaŭ la riverujo estas sufiĉe mola kaj la deklivo malakra.

Meandroj evoluas pro erozio : dum la fluo, pro pli granda rapido, erodas la konkavan bordon de la riverujo, ĉe la konveksa bordo, pro malpli granda rapido, aluvioj surfundiĝas kaj sedimentiĝas. Tiel la river-kurbiĝo kreskas flanken de la ĝenerala vojo de la rivero.

Laŭlonge de la tempo, du kurbiĝoj fine kuniĝas kaj la rivero fluas tra la kuniĝo, per malpli longa riverujo, forlasante la kurbiĝon kiu iĝas "morta brako", t.e. lago kun ofte marĉaj bordoj. Tia lago povas akve kuniĝi kun la rivero dum periodo kun plej alta nivelo de la rivero.

La vorto fontas el la malnova greka Maiandros, kiu estis la nomo de turka rivero, aparte sinueca, kaj diigita de la tiamaj grekoj(nun Mendereso)

Geografio | Meuse, in the french ardennes.JPG | Meander.jpeg

Eksteraj ligiloj


http://intern.csg-germering.de/faecher/mathe/mathematisch/quelle.htm

Меандър | Meandr | Mäander (Flussschlinge) | Meander | Meandro (geomorfología) | Méandre | Meander | Meandra | Meander (waterloop) | Meander (geografia) | Меандр речной | Meander (riečny) | Meandrande bäck

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Meandro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld