MarcoPolo.jpeg]] Marko POLO (originale Marco Polo polo) (15-a de septembro, 1254 – 8-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai *) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.
Oni supozas ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marco kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.
Laŭ la tradicio, la familio Polo trovas sian originon en la insulo Korcula (tiam konita kiel Curzola), en la Adriatika maro. Estas tamen duboj pri la vero de tiu aserto. La urbo Korčula tamen plu tenas domon en kiu, laŭ onidiroj, Marko naskiĝis. Ĉiukaze, la familio Polo famiĝis en Venecio kaj memoriĝas kiel venecia.
Pro sia adventuremo, Marko Polo partoprenis la ŝipan batalon de Curzola/Korčula, inter Venecio kaj Ĝenovo, en 1298. Li kaptiĝis kaj pasigis la malmultajn monatojn dum sia karcero per diktado de detala rakonto de siaj vojaĝoj al la tiame nekonataj regionoj de la orientaj landoj. Lia libro, Il Milione, verkiĝis en la provenca lingvo kaj tradukiĝis postnelonge en multaj eŭropaj lingvoj. La origina libro perdiĝis kaj estas kelkaj nekoheraĵoj en la diversaj tradukoj. La libro tuj sukcesiĝis, kaj tio estas mirinde konsiderante la malaltan teknologinivelon de libroprintado en tiama Eŭropo.
Kvankam plejparto da historiistoj kredas ke Marko Polo ja atingis Ĉinion, lastatempe kelkaj proponis la ideon, ke li vere ne iris tiom for, kaj nur re-raportis informojn kiujn li aŭdis de aliaj. Tiuj skeptikuloj montras ke, inter aliaj mankoj, liaj rakontoj ne mencias Ĉinajn literojn, manĝobastonetojn, teon, pied-legadon, aŭ la Grandan Ĉinan Muregon. Plue, tiamaj ĉinaj arkivoj ne mencias lin, malgraŭ tio ke li asertas, ke li servis kiel speciala sendito por Kubilai Ĥano. Tio ja estas strange se oni rimarkas la atentan arkivtenadon de tiama Ĉinio.
Aliflanke, Marko priskribas aliajn ecojn de orienta vivomaniero per bona detalo: papera mono, la Granda Kanalo de Ĉinio, la kompono de mongola armeo, tigroj, la imperia poŝtoservo. Li ankaŭ parolas pri Japanio laŭ la ĉina nomo Zipang aŭ Cipangu. Fakte oni konsideras tion kiel la unuan mencion de Japanio en okcidenta literaturo.
Oni ankaŭ kredas ke Marko Polo priskribis ponton kiu estis situo de la Incidento de la Ponto de Marko Polo, batalo kiu komencis la japanan invadon de nord-centra Ĉinio dum la Dua mondmilito.
Laŭ la legendo, Marko Polo enkondukis al Italio kelkajn ĉinaĵojn, inter kiuj glaciaĵo, pico kaj pastaĵo, ĉefe spagetoj. Tamen la legendoj estas ja pridubeblaj: ekzemple estas pruvoj, ke en Italio oni konis pastaĵon de pli frua tempo.
La flughaveno de Venecio nomiĝas Aeroporto Internazionale Marco Polo.
Ankaŭ vidu pri la satelitoj Marcopolo.
Pluraj italaj militŝipoj nomiĝis Marko Polo.
La irlanda verkisto Donn BYRNE priparolas fantazie pri la vojaĝoj de Marko Polo en sia libro Messer Marko Polo. Li ankaŭ aperas kiel ĉefa rolanto en la rakonto de Italo Calvino, Nevideblaj urboj.
Usona naĝeja kaŝ-trova infana ludo nomiĝas Marko Polo.
Recenzo troveblas en:
el Monato (gazeto) (2002/12, p.20)
Esploristoj | Artikoloj kun ligiloj al Monato-artikolo | Mortintoj en 1324 | Naskiĝintoj en 1254 | Polo-khan.png | Marco Polo. Map of explore.jpg
ماركو بولو | Marco Polo | Марко Поло | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Μάρκο Πόλο | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | מרקו פולו | Marko Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | マルコ・ポーロ | Marco Polo | Marcus Paulus Venetus | Markas Polas | Марко Поло | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Поло, Марко | Marcu Polu | Marco Polo | Marko Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Marco Polo | Марко Поло | Marco Polo | மார்கோ போலோ | มาร์โก โปโล | Marco Polo | Marko Polo | Поло Марко | Marco Polo | 马可·波罗
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Marko Polo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world