Manpilko estas teama sporto, ĉe kiu du teamoj provas ŝoti la pilkon en la kontraŭan golejon. Venkonto estas tiu, kiu akiris pli da goloj ĝis fino de la ludo.
La kampaj ludantoj ne rajtas trapasi la punĵetan cirklon, sed la aero super tio estas libera por agi, salti.
La golejo larĝas 3 metrojn kaj altas 2 m.
La pilko konsistas el aerplenigita leda aŭ plastika kovraĵo en 4 grandoj:
Ĉiu teamo konsistas el 7 ludantoj – 6 kampaj ludantoj kaj unu golulo. Kromaj 5 kunludantoj povas sidi sur la ŝanĝa benko. La ŝanĝo de la ludantoj okazas laŭvole kaj iam ajn sen antaŭmeldo.
La kampaj ludantoj rajtas tuŝi la pilkon ne nur permane, sed per ĉiu korpoparto super la genuo (inkluzive ankaŭ la genuon). Sen driblo, la ludanto rajtas paŝi nur 3-foje kaj rezervi la pilkon nur por 3 sekundoj, poste ĝi devas ĝin pluĵeti aŭ ŝoti al golejo.
La golulo rajtas la ŝotatan pilkon per ĉiu korpoparto deturni, kapti. La golulo devas vestiĝi alie ol la kampaj ludantoj. Ĝi rajtas la golejan areon forlasi (sed ne kun pilko sub kontrolo), sed ĝi devas la pilkon ekster la goleja areo pludoni. Ĉiu ludanto de la teamo rajtas goluliĝi.
La korpa kontakto por haltigi la kontraxuludantojn estas permesata, sed ne permesatas la pilkon forŝiri, la ludantojn firmteni, ilin alkroĉi, forpuŝi, sursalti, forpremi kaj similaj. Se oni peketas, puneblas per
La ludotempo daŭras ekde 16 jaraĝo 2 × 30 minutojn (sub tio 2 × 25 aŭ 2 × 20). Dum turniroj, ĉe nedecida stato okazas dufoje 2 × 5 minuta plilongigo. Poste okazas 7-metraj ŝotoj.
Ĉiu teamo rajtas peti interrompon de ludo por unu minuto, unufoje je douontempo. Tiu rajto validas, nur se ili posedas la pilkon.
Antikvo: Similaj ludoj okazis jam dismonde: Homero sciigis pri tio en la 8-a jarcento a.K. en sia "Odiseo". Pli poste informis la kuracisto Claudius Galenus (130–200) pri pilkoludo de la romianoj nomata "Harpaston". Plia mencio estis far Walter von der Vogelweide (1170–1230) pri kapta pilkoludo.
1906:
La dana intruisto Holger Nielsen skizis la unuajn regulojn kaj organizis turnirojn.
Sporto
كرة يد | Rukomet | Handbol | Håndbold | Handball | Team handball | Balonmano | Käsipall | Eskubaloi | Käsipallo | Handball | כדוריד | Rukomet | Pallamano | ハンドボール | 핸드볼 | Handball | Ракомет | Handbal | Handball | Håndball | Piłka ręczna | Andebol | Гандбол | Rukomet | Handball | Hádzaná | Rokomet | Handboll | Hentbol | 手球
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Manpilko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world