Mallongigo estas maniero litere redoni vorton kaŭ frazon sen komplete skribi ĝin. Oni ne konfuzu tion kun elizioj aŭ vortoj mallongigitaj per slango (ekzemple 'stas por "estas"), ĉar ĉi-kaze ja temas pri buŝaj reduktoj de la vortoj. Ofte mallongigoj uzatas kiel memstaraj nomoj por organizoj:
Oni povas indiki ankaŭ fonton aŭ fama verko per mallongigo:
Kelkfoje mallongigo laŭskribe prononcebla fariĝas memstara vorto (tia mallongigo nomiĝas akronimo):
Jen kelkaj ofte uzataj mallongigoj en Esperanto:
| Mallongigo | Tuta(j) vorto(j) |
| bv. | bonvolu |
| ĉ. | ĉirkaŭ; proksimume |
| d-ro | doktoro |
| eld. | eldono; eldonejo |
| elp. | elparolu; prononcu |
| ekz-o | ekzemplo |
| ekz.; ekz-e | ekzemple |
| ekz-ero; ekz-ro | ekzemplero |
| Eo; E-o | Esperanto |
| E-; Esp- | Esperanto- |
| E-isto; Esp-isto | esperantisto |
| f-ino | fraŭlino |
| g-roj | gesinjoroj |
| i.a. | inter aliaj; interalie |
| inĝ. | inĝeniero |
| k.; & | kaj |
| K | kelvino(j); kelvina(j) grado(j) |
| k.a. | kaj aliaj |
| k.c. | kaj ceteraj |
| k.e.p. | kiel eble plej |
| k-io | kompanio |
| k.s. | kaj similaj |
| kg | kilogramo(j) |
| km | kilometro(j) |
| kp. | komparu |
| kt. | kontraŭ (ekz. en la juraferaj titoloj) |
| k.t.p.; ktp. | kaj tiel plu |
| L.K.K. | Loka Kongresa Komitato (en Esperanto-aranĝoj) |
| mld | miliardo(j) |
| mln | miliono(j) |
| n-ro | numero |
| p. | paĝo(j) |
| prez. | prezidanto; prezidento |
| prof. | profesoro |
| proks. | proksimume |
| s-ano | samideano |
| s-ino | sinjorino |
| s-ro | sinjoro |
| t.e. | tio estas; tio signifas |
| t.n. | tiel nomita; alnomita |
| TTT; ttt | Tut-Tera Teksaĵo |
| v.; vd. | vidu |
Zkratka | Forkortelse | Abkürzung | Συντομογραφία | Abbreviation | Abreviatura | Abréviation | Abreviatura | Rövidítés | Skammstöfun | Abbreviazione | 略語 | Abbreviatio | Ofkierzung | Afkörten | Afkorting | Forkortelse | Skrót | Abreviatura | Abreviere | Аббревиатура | Abbreviation | Kratica | Förkortning | อักษรย่อ
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Mallongigo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world