article

Majusklo, aŭ "granda litero" estas unu el du formoj, kiujn povas havi ĉiu litero de la Esperanta alfabeto. La dua formo estas minusklo aŭ "malgranda litero".

Jen la majuskloj de Esperanto:

Krom komencon de frazo, komenca majusklo en vorto signas principe propran nomon, t.e. nomon de persono (Ludoviko), geografia unuo (Alpoj), festo (Pasko) aŭ personigita estaĵo (Porketo, la Eternulo), sed ankaŭ titolon antaŭ alia nomo (Doktoro ZAMENHOF), titolon de societo aŭ dokumento (UEA, "Tri musketistoj") kaj personigitan ideon ("tiu alta morala Forto").

Komencan majusklon oni konservas kiam oni aldonas gramatikajn finaĵojn al la nomo (Esperanta), sed ne kiam oni ŝanĝas la vorton per afiksoj (esperantisto).

Plena majuskligo de vorto kutime signas familinomon, sed estas foje uzata ankaŭ kiel ornamado.

Majuskloj en aliaj lingvoj


Preskaŭ ĉiuj skribsistemoj, bazitaj sur la latina, greka aŭ cirila alfabetoj havas majusklan kaj minusklan formon de ĉiu litero. Tamen ekzistas alfabetaj sistemoj, kiuj ne distingas usklecon de literoj: ekz., la kartvela alfabeto. Fakte, en la kartvela siaspeca majusklo ekzistas: en titoloj literoj estas srkibitaj sen vostetoj supren kaj suben, kvazaŭ inter du paralelaj linioj (vidu, ekzemple, la supran maldekstran parton de la tbilisa forumo http://forum.ge/).

Alfabeto | Cap min.png | Capitalis monumentalis.png

Vidu ankaŭ jenon:


Eksteraj ligiloj


http://www.orakel.dk/typografiskordbog http://www-user.uni-bremen.de/~wie/Vaticanus/index.html http://hubel.sfasu.edu/courseinfo/SL03/email_study.htm

Majuskel | Majúscula | Majuskule | Majuskel | Majuskel | Capital letters | Mayúscula | Capitale et majuscule | Maiúscula | Verzal | 大文字 | Kapitaal (hoofdletter) | Majuskel | Majuskuła | Majuskel | Маюскул | 大寫字母

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Majusklo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld